Traduki

Eŭropa reto de tradukistoj por literaturaj verkoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu ĉi artikolo temas pri la eŭropa tradukista reto "Traduki". Pri la samnoma komputila tradukprogramo vidu Traduki Technologies, LLC, samkiel la apartan artikoleton pri la poŝtelefona aplikaĵo Traduki aŭ pri la ago de tradukado la artikolon traduko.

TRADUKI estas eŭropa reto de literaturaj tradukistoj kiuj verkas en 18 lingvoj[1], en kiu partoprenas reprezentantoj de Albanio, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Germanio, Kosovo, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Rumanio, Svislando, Serbio kaj Slovenio. Ĝi fondiĝis en novembro 2008 kaj havas centrajn oficejojn en Berlino, Vieno kaj Sarajevo. En 2020 estis jam pli ol 600 tradukistoj kiuj aliĝis kaj haveblis pli ol 1000 tradukoj[1]. La projekto interalie gastigas eventojn kiel tiu pri migranta literaturo kaj la ĉi rilata demando ĉu lingvo povas fariĝi nova hejmo/patrujo, kialo kiu eble klarigas kial la iniciatintoj alprenis nomon en Esperanto por tiu reto[2].

En reta memprezento de la projekto indikiĝas, ke per traduka programo por beletristiko, aktualaj nefikciaj verkoj kaj porinfana literaturo de la 21-a kaj 21-a jarcentoj celiĝas pliintensigo de la kulturaj rilatoj inter la landoj de Sudokcidenta Eŭropo kaj kun la germanlingvaj landoj Germanio, Aŭstrio kaj Svislando de Centra Eŭropo. Apartan atenton la projekto donas al la tradukistoj mem, kies aktivado kiel gravaj kulturaj perantoj instigis la esperantlingvan nomon de la projekto. Renkontiĝoj inter la projekte organizitaj tradukistoj, eldonistoj, bibliotekistoj, literaturkritikistoj kaj literatursciencistoj laŭ la memprezento "subtenu la eŭropan kaj interregionan informinterŝanĝon kaj plifortigu la kunlaboron".

La reton TRADUKI komune iniciatis la Federacia Ministerio pri Eŭropaj kaj Internaciaj Temoj de la Respubliko Aŭstrio, la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj (tradicie nomata Auswärtiges Amt, "eksterlanda oficejo") de la Federacia Respubliko de Germanio, la Svislanda Kultura Fondaĵo Pro Helvetia, la organizaĵoj KulturKontakt Austria kaj Goethe-Institut, kaj la kultura fondaĵo S. Fischer. Ekde decembro 2009 ankaŭ la Slovenia Literatura Agentejo JAK kaj ekde oktobro 2011 la Ministerio pri Kulturo de la Respubliko Kroatio estas oficialaj partneroj de Traduki.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti