Trafika psikologio

psikologia fako

Trafika psikologio estas branĉo de psikologio kiu studas la rilatojn inter psikologiaj procezoj kaj la konduto de trafikantoj kaj cirkulantoj, ĉefe laŭ ŝoseoj. Ĝenerala, la trafika psikologio celas apliki teoriajn aspektojn de psikologio por plibonigi la trafikan moveblon helpante la disvolvigon kaj aplikadon de decidoj kontraŭ akcidentoj, same kiel gvidante deziratajn kondutojn pere de edukado kaj motivigo de ŝoseuzantoj.[1][2]

trafikakcidento sur vojkruciĝo en Tokio.

Konduto estas ofte studita kongrue kun la esplorado pri trafikakcidentoj por pritaksi kaŭzojn kaj diferencojn en akcidentoj.[1] Trafikpsikologoj distingas tri tipojn de kaŭzoj en la konduto de ŝoforoj: raciita aŭ planita konduto, impulsa aŭ emocia konsuto, kaj kutima (ripetita, rutina) konduto. Aldone, estas uzataj ankaŭ sociaj kaj kognaj aplikoj de psikologio, kiel plibonigaj, ŝosesekurecaj edukkampanioj, kaj ankaŭ terapeŭtaj kaj rehabilitaj programoj.[2]

Oni aplikas anakŭ larĝajn teoriojn de kognado,[3] sens-movajn kaj neŭrologiajn aspektojn de psikologio al la fako de la trafika psikologio. Studoj pri faktoroj kiaj atento, memoro, spaca kognado, spertomanko, streso, ebrio, malatentigaj/ambigua stimuloj, laceco, kaj duarangaj taskoj kiel telefonado estas uzataj por kompreni kaj esplori la spertojn kaj agadojn de ŝoseuzantoj.[2][4][5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Rothengatter, T. (1997). “Psychological aspects of road user behavior”, Applied Psychology: An International Review 46 (3), p. 223–234. doi:10.1111/j.1464-0597.1997.tb01227.x. 
  2. 2,0 2,1 2,2 (2000) “Psychological perspectives on changing driver attitude and behaviour”, Recherche-Transports-Securite 67, p. 65–81. doi:10.1016/s0761-8980(00)90108-0. 
  3. (1993) “Dissociation of Discrimination Thresholds for Time to Contact for Rate of Angular Expansion”, Vision Res. 33 (4), p. 447–462. doi:10.1016/0042-6989(93)90252-r.  doi: 10.1016/0042-6989(93)90252-R
  4. Groeger, J. A. (2000). Understanding driving: Applying cognitive psychology to a complex everyday task. Psychology Press.
  5. Trick, L. M., Enns, J. T., Mills, J., & Vavrik, J. (2004). Paying attention behind the wheel: A framework for studying the role of attention in driving Arkivigite je 2011-08-28 per la retarkivo Wayback Machine. Theoretical Issues in Ergonomics Science, 5(5), 385-424.

Literaturo redakti

  • James, Leon and Nahl, Diane. Road Rage and Aggressive Driving (Amherst, N.Y.: Prometheus Books, 2000.)
  • Novaco, R. W. (2001). Psychology of Transportation. International Encyclopedia of the Social & Behavioral Sciences, 15878-15882.
  • Rothengatter, T. & Huguenin, D. (eds.) (2004). Traffic and Transport Psychology. Theory and Application. Proceedings of the ICTTP 2000. Oxford: Elsevier.
  • Underwood, G. (ed.) (2005). Traffic and Transport Psychology. Theory and Application. Proceedings of the ICTTP 2004. Oxford: Elsevier.
  • Wilde G. J. S. (1994). Target risk: dealing with the danger of death, disease and damage in everyday decisions. Toronto: PDE Publ.