Trafikocirklo

(Alidirektita el Trafikcirklo)

Trafikocirklo, rondira trafiko, ringotrafiko estas vojkruciĝo aranĝita ĉirkaŭ centra ringo kiu ebligas al ĉiuj aŭtomobiloj elekti siajn veturotajn vojojn kiuj spoke renkontas la ringon. Tiel, la aŭtoj alvenante al la trafikocirklo devas cedi la prioritaton (alie, temas pri rondoplaco, ofte konfuzita) antaŭ giri ĉirkaŭ la ringo. Tiaj vojkruciĝoj estas pli kaj pli preferataj al la komunaj vojkruciĝoj ĉar ili estas pli sekuraj, kaŭzas malpli da trafikŝtopiĝoj kaj devigas la veturilojn halti aŭ almenaŭ ege malrapidigi.

Trafikcirklo en lando kun dekstreflanka konduko
Trafikcirklo en lando kun maldekstreflanka konduko
Ankaŭ ekzistas trafikcirkloj kies centra ringo ne estas materiigita por faciligi la giran manovron
Trafikcirklo kun kvar vojoj

Trafikocirklo estas brita eltrovo, farita post la aperoj de rondoplacoj. Ĝi multe disvastiĝis kaj nuntempe ĉie estas en la mondo.

Trafiksignoj redakti

Vidu ankaŭ redakti