Traidenis (? - 1282) estis Grandduko de Litvo (1270 - 1282).

Traidenis
Persona informo
Naskiĝo ?
Morto 1282
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Familio
Patro Vitas vd
Gefratoj Q115470930 vd
Infanoj Gaudemunda of Lithuania • ButvydasButegeidisDaumantas vd
Grandduko de Litovio
Dum 1270 - 1282
Antaŭulo Švarnas
Sekvanto Daumantas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Lia deveno ne estas certa. en malfruaj fontoj ekzistas mencioj, ke li estas parenco de Mindaugas kaj same kiel Mindaugas devenis de Polockaj princoj, sed ĉi tiaj informoj ne estas fidindaj. Ekzistas opinio, ke Traidenis ne estis parenco de Mindaŭgas kaj kiam li atingis potencon, li ŝanĝis politikon de siaj antaŭuloj Vaišvilkas kaj Švarnas kaj dum sia regado anstataŭ rusin-ortodoksa partio dominis litov-pagana. Sed, samtempaj fontoj atestis, ke pli junaj fratoj de Traidenis estis ortodoksoj kaj tiel estas probabla kaj ortodoksismo de Traidenis mem.

Agado redakti

Ĝis la jaro 1270 pri Traidenis preskaŭ mankas informoj, sed estas certe, ke dum regado de Mindaŭgas li partoprenis en militoj kontraŭ Volinio kaj en ĉi tiaj militoj pereis liaj junaj fratoj. En la jaro 1270 Trajdenis ekregis en Litvo, volinia kronikisto malbone priskribis lin, nomante Traidenis pli malica ol Herodo kaj Nerono.

Traidenis defendadis sian ŝtaton kontraŭ kruckavaliroj kaj Volinio, helpis al praprusoj en ilia kontraŭstaro kontraŭ germanoj. Multaj praprusoj fugis en Litvo de germana premo. Ekzemple, en la jaro 1276 multaj praprusoj enloĝiĝis apud Hrodna kaj Slonim. En la jaro 1278 Traidenis sendis sian fraton por helpi al litova tribo jatvagoj en lia militiro kontraŭ Mazovio kaj orienta Polio. Mazovio estis forte prirabita kaj foris interrilatoj kun kruckavaliroj kaj kontraktis armisticon kun Traidenis. Samtempe, kruckavaliroj invadis en Litovio, sed post iom da tempo estis forpelitaj. Militaj sukcesoj de litova grandduko estis garantiitaj per kontraŭpola packontrakto inter Mazovio kaj Litovio, mazovia princo edziĝis kun fratino de Traidenis. Laŭ volinia kroniko Traidenis mortis pro naturaj kialoj, sed pli malfruaj fontoj mencias, ke li estis mortigita laŭ ordono de litova princo-separatisto Poluŝ, kiu fuĝis el Litovio al Ordeno de germanaj kavaliroj kaj partoprenis en iliaj militiroj kontraŭ Litovio, venĝante pro perdo de sia lando.