Trajano

imperiestro de Romio (98–117)
(Alidirektita el Trajanus)

Trajano, latine: Marcus Ulpius Nerva Traianus, naskiĝis 18-an de septembro 53, mortis 27-an de januaro 117 kaj estis romia imperiestro de 98 ĝis 117.

Trajano
Traianus Glyptothek Munich 336.jpg
Persona informo
Marcus Ulpius Traianus
Imperator Caesar Nerva Traianus Augustus
Divus Traianus
Naskonomo Marcus Ulpius Traianus
Naskiĝo 18-an de septembro 2053 (2053-09-18)
en Italiko, Baetica, Romia Imperio
Morto 31-an de julio 117 (0117-07-31) (-1937-jara)
en Selinus (Cilicia), Cilicia, Romia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per apoplexy [#]
Tombo Trajana Kolono [#]
Religio Romia religio [#]
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Dinastio Antonina dinastio [#]
Patro Marcus Ulpius Traianus [#]
Patrino Marcia [#]
Gefratoj Ulpia Marciana [#]
Edz(in)o Pompeia Plotina [#]
Infanoj Hadriano [#]
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • politikistooficiro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Busto de Trajano kun atributoj de Jupitero

Li estas konsiderata tre bona imperiestro. De li kaj lia amiko Plinio la pli juna postrestis pluraj leteroj el ilia korespondado. Famaj estas ambaŭ leteroj kiuj temas pri la maniero, kiel trakti kristanojn.

Li ankaŭ famis pro siaj konstruigaj laboroj. Gravaj konstruaĵoj de lia epoko estas interalie la Ponto de Trajano, Forumo de Trajano, Trajana Kolono, Alkantara Ponto, vojoj kaj kanaloj en Dakio (nuna Rumanio).

En EsperantoRedakti

Ambaŭ menciitaj leteroj pri la kristanoj, leteroj X: 96-97, aperis en Esperanto en la Apologio de Tertuliano, 1982, paĝ. 107-8, en traduko de Gerrit Berveling.

Antaŭulo:
Nerva (96 - 98)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Hadriano (117 - 138)

Vidu ankaŭRedakti