Trajnlinio Le Locle - Les Brenets

La Trajnlinio Le Locle - Les Brenets (Svislando) startas en la ĉefstacidomo de la urbo Le Locle SBB CFF FFS. Tra tri tuneloj ĝi gvidas al Les Brenets. Ĝi havas nomon: LE REGIONAL. La suma longeco estas 4,1 km. Fervojo havas traklarĝon de 1000 mm (metra ŝpuro). La mastruma kompanio nomiĝas TransN, kiu mastrumas ĉiujn liniojn en la kantono Neŭŝatelo, ĉu trajnojn, ĉu tramojn, ĉu busojn.

Trajnlinio Le Locle - Les Brenets

Stacidomo Les Brenets, Svislando

Stacidomo Les Brenets, Svislando
Superrigardo
Numero de linio 227
Trafikado
Trafikanto Transports Publics Neuchâtelois (TransN)
Teknikaj trajtoj
Longo 4,12 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 V Kontinua kurento
Dentorela fervojo ne
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
Linio CFF al La Chaux-de-Fonds
km 0.00 Le Locle alt. 945.6 m
km 0.47 Le Locle Le Chalet alt. 944 m
Linio CFF al le Col-des-Roches (– Linio Besançon)
tunelo de Petits-Monts (720 m)
km 1.58 Les Frêtes alt. 932 m
tunelo de Raya (38 m)
tunelo de Châtelard (300 m)
km 4.12 Les Brenets alt. 872 m
Transport Urbain Les Brenets (TULB/CarPostal)[1]
vdr

Fondo de la linio okazis en 1890. La trajnoj funkcias per elektro ekde 1950.

En la vilaĝo Les Brenets apud la stacidomo vidiĝas malnova vaporlokomotivo nomita Le Père Frédéric.

Asocio por la Evoluigo de la Linio LE REGIONAL fondiĝis la 10-an de septembro 2013. Ĝi grupigas stirantojn, uzantojn, politikistojn, riparistojn, emeritojn, kiuj zorgis profesie pri la linio. Ekde la fondo ĝia prezidanto estas Mireille Grosjean.

Stacidomo Le Locle, Svislando

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti