Trakai (komunumo)

komunumo de Litovio
Trakai
blazono de Trakai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Vilnius (Vilno, ĝis julio 2010)
administra centro: Trakai
nombro de loĝantoj: 33 437 (en 2023)
en la urbo mem: 4 141 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1208 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 528
koordinatoj: 54° 38' norde, 24° 56' oriente

Trakai estas subdistrikta komunumo en la oriento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Trakai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno), kaj situas tuj okcidente de la litova ĉefurbo. En 2023 en la komunumo vivis 33 437 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 4 141.

Trakai estis fama dum la frua mezepoko pro kastelo konstruita laŭ iniciato de la litova gandduko Gediminas dum la 13-a jarcento. Multaj aliaj kasteloj konstruiĝis en la areo sekve de tiu unua. Dum multaj jaroj, la regiono distingiĝis de la aliaj partoj de Litovio, ĉar ĉi tie kunvivis multaj etnaj grupoj, krom litovoj ekzemple karaimoj, tataroj, rusoj kaj poloj. Dum la 16-a jarcento ĝi politike kaj ekonomie malpligraviĝis. Dum milito kun Rusio, la urbo komplete detruiĝis. Dum la lastaj jardekoj ĝi rekonstruiĝis kaj multaj festoj celebriĝas tie. Pro sia mezepoka etoso, la urbo ofte bildiĝas sur litovaj poŝtmarkoj.

La plej granda urbo de la komunumo estas Lentvaris (11 700 loĝantoj), ne Trakai (4 141 loĝantoj), la komunuma centro. Aliaj loĝlokoj estas Paluknys, Trakų Vokė, Dusmenys kaj Rūdiškės.

Eksteraj ligiloj redakti