Traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropa Komunumo

(Alidirektita el Traktato de Bruselo)

La traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj („fuzia traktato“) subskribiĝis la 8-an de aprilo 1965 en Bruselo kaj ekvalidis la 1-an de julio 1967. Per artikolo 9 alineo 1 de la traktato de Amsterdamo la traktato malvalidiĝis dum la jaro 1999, kvankam esencaj elementoj de ĝi transpreniĝis en la traktaton pri la Eŭropa Unio, interkonsentitan dum 1992 en Mastriĥto, kaj en la traktaton de Amsterdamo.

Flago de la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio

La fuzia traktato gvidis al la instalo de komuna Eŭropa Komisiono kaj de komuna Konsilio de la Eŭropa Unio de la tiamaj tri Eŭropaj komunumoj (Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, Eŭropa Komunumo pri Atomenergio, Eŭropa Ekonomia Komunumo).

Eksteraj ligiloj redakti

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK