La Traktato de Elvas estis paca traktato subskribita la 9-an de Aŭgusto 1382 en Elvas, Portugalio, ĉe la landlimo kun Kastilio, dum la reĝado de Fernando la 1-a, kiu finis la trian fernandan militon inter Portugalio kaj Kastilio.

La traktato finis la fernandajn militojn inter Portugalio kaj Kastilio.

La kontraŭpapo Klemento la 7-a sendis komisionon estrita de Pedro de Luna, por trovi solvon pri la krizo. La negocado, ekita sekrete pro la enmiksiĝo de la angloj (aliancanoj de la portugaloj), estis gviditaj de Pero Sarmento kaj Pero Fernandez de Vellasco el la flanko de la Reĝo de Kastilio, kaj de Álvaro Peres de Castro kaj Gonçalo Vasques de Azevedo el la Reĝo de Portugalio.

Unu el la kondiĉoj de la traktato estis ke Beatrico de Portugalio edziĝus al Fernando la 1-a, virfilo de la kastilia reĝo Johano la 1-a.

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti