Traktato de Granado

La Kapitulacoj por la liverado de Granado, ankaŭ konata kiel la Traktato de Granado, estis subskribitaj kaj ratifitaj la 25-an de novembro 1491 antaŭ la reĝo de la Nazaria Granada Reĝlando Boabdilo la Eta kaj la Katolikaj Gereĝoj, tiam monarkoj de Kastilio, Leono, Aragono kaj Sicilio.

Kapitulaco de Granado de Pradilla: Boabdil antaŭ Fernando kaj Isabel.

Pere de la traktato la Boabdil rezignis pri la islama suvereneco de Granado (fondita kelkajn jarcentojn antaŭe) favore al la kristanaj gereĝoj. La traktato metis finon al la milito de Granado, garantiante aron da rajtoj por la islamanoj, inkluzive de religia tolerado kaj justa traktado en kompenso pro senkondiĉa kapitulaco. Tiuj rajtoj ne estos respektataj de la kristanaj novaj aŭtoritatoj kaj popolo.