Traktato de Hoyvík

La Traktato de Hoyvík estas traktato inter Islando kaj Ferooj pri larĝa liberkomerca zono inter ili.

Historio redakti

La traktaton subskribis la 31-an de aŭgusto 2005 la islanda ĉefministro Davíð Oddsson kaj la feroa ĉefministro Jóannes Eidesgaard en la Nacia Muzeo de Ferooj en Hoyvík, antaŭurbo de la ĉefurbo Tórshavn. La traktaton ratifis ambaŭ parlamentoj en 2006. Ĉar Ferooj apartena ŝtatjure al Danio, la traktaton devis ratifi eĉ la dana parlamento, por atingi plenan validecon.

Enhavo redakti

Ĝi garantias preskaŭ senlimigitan moviĝan liberecon por personoj, varoj, servoj kaj kapitaloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri konkurado kaj subvencioj kaj malpermesas ian ajn diskriminadon surbaze de la ŝtataneco (krom la listigitaj esceptioj en la traktato). Por Islando, ĝi estas la unua traktato, kiu enhavas ankaŭ agrikulturajn produktojn. La islanda registaro protektas tiun ekonomian sektoron kontraŭ la eksterlandaj influoj, konkuroj. Grava escepto estas la fiŝ-prilabora industrio, kiun la traktato ne enhavas. La jam ekzistantaj limigoj por eksterlandaj investadoj restis senŝanĝe.

Apud la nur ekonomiaj aspektoj, okazis ankaŭ aranĝoj por pli strikta kunlaboro. Tiuj celas la diversajn areojn kiel kulturo, edukado, sporto, sanaferoj, transporto, komunikado, turismo, mediprotekatado, energio kaj resursa valorigo.

Eksteraj ligiloj redakti