La Traktato de Kars (turke: Kars Antlaşması, ruse: Карсский договор, Karskij dogovor), estis amikectraktato inter la Granda Nacia Asembleo de Turkio, el kiu naskiĝis la moderna Respubliko Turkio en 1923 kaj la reprezentantoj de la sovetaj respublikoj Armenio, Kartvelio kaj Azerbajĝano, (en tiu momento ĉiuj ene de Sovetio, kun la partopreno de la bolŝevika Rusio. Ĝi estis la traktato sekvata de la Traktato de Moskvo de marto 1921 kaj establis la nunajn landlimojn inter Turkio kaj la ŝtatoj de Suda Kaŭkazio. Ĝi estis subskribita en Kars la 23-an de oktobro 1921 kaj estis ratifita en Erevano la 11-an de septembro 1922.