Traktato de Rapallo (1922)
Traktato de Rapallo estis traktato, kiu estis subskribita inter Vajmara Respubliko kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, la 16-an de aprilo de 1922 en la urbo Rapallo. La eksteraferaj ministroj estis Walther Rathenau kaj Georgij Ĉiĉerin, kiuj rezignis pri rekompencaj pagoj (pro ŝtatigitaj germanaj firmaoj) kaj decidis denove starigi la diplomatiajn kontaktojn. La traktato entenis la konsenton pri samfavora klaŭzo.

La traktaton rigardis la okcidentaj potencoj kun suspekto.
Cirkonstancoj de la traktat-subskribo
redaktiLa traktato estis subskribita dum daŭro de la monda ekonomia konferenco en Ĝenovo (10-a de aprilo – 19-a de majo), dum kiu oni provis enigi sovetan Rusion en la mondan ekonomion. Tiam oni ligis diplomatiajn rilatojn kaj rompis izoladon de bolŝevisma Rusio en la mondo. La traktato estis subskribita laŭ soveta iniciato, neatindite por aliaj partoprenantoj de la konferenco.
Decidoj de la traktato
redaktiLa plej gravaj decidoj estis:
- reciproka rezigno pri ajnaj pretendoj pro militaj kostoj kaj reparacioj el la periodo 1914–1918 kaj la posta;
- jura reguligo de ĉiuj kontroversioj rezultantaj de la unua mondmilito;
- renovigo de diplomatiaj kaj konsulaj rilatoj inter Germanio kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.
Bibliografio
redakti- Andrzej Leszek Szcześniak, Zmowa. IV Rozbiór Polski (Komploto. La 4-a dispartigo de Pollando), Wyd. Alfa, Varsovio 1990
- Miĥail Heller, Aleksandr Nekriĉ, Utopio ĉe la regopovo (pluraj eldonoj)
- Carole Fink, The Genoa Conference. European Diplomacy, 1921-1922, Chapel Hill, University of North Carolina Press, 1984.