Traktato de Rijswijk

La traktato de Rijswijk (aŭ franclingve Ryswick), estis subskribita en 1697 en Rijswijk (nederlanda ĉirkaŭurbo de Hago) kaj ĉesigis la militon de la ligo de Augsburg inter Francio kaj vasta alianco.

Jam longe trodaŭris la traktado por paco. La franca reĝo Ludoviko la 14-a fine sendis ultimaton al la ligo por plirapidigi la diskutojn. Francio subskribis unuan traktaton je la 20-a de septembro kun Nederlando, Anglio kaj Hispanio, kaj sekve duan tekston kun la Sankta Romia Imperio je la 30-a de oktobro.

Ludoviko la 14-a akceptis agnoski Vilhelmon la 3-an de Oranje kiel la novan anglan reĝon. Li plie akceptis redoni plejmulton el Hispana Nederlando al Karlo la 2-a, samkiel Katalunio kaj Barcelono. Hispanio devis cetere agnoski francan suverenecon sur la okcidenta parto de Sankta Domingo en Antiloj.

La plej gravaj perdintoj de Rijswijk estis la duko de Loreno kaj la imperiestro Leopoldo la 1-a. Ludoviko malokupis Lorenon, sed konservis Sarlandon. En Germanio, li ankaŭ akiris plejmulton el Alzaco, precipe Strasburgo. Francio plie ekhavis monon kompense de siaj rajtoj pri Palatinato.