Traktato de Roskilde

traktato de 1658 inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio

La traktato de Roskilde (aŭ Panika Paco de Roskilde) interkonsentiĝis la 26-an de februaro 1658 inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio. La Traktato finis la dum la jaro 1657 komenciĝintan danian militon kontraŭ Svedio sub la reĝo Karolo Gustavo la 10-a - konflikton kiu rigardatas parto de la Nordia Milito 1655-1660.

Svedaj teritoriaj gajnoj laŭ la Traktato de Roskilde: ruĝe Halland, sude de ĝi flave Skanio kaj Blekinge, norde de ĝi flave Bohuslän, violkolore provinco Trondheim, kaj sude de Svedio en la balta maro la insulo Bornholm

Danio devis cedi siajn teritoriajn posedaĵojn en la hodiaŭa suda Svedio. La reĝlando Svedio per la novaj landopartoj Skanio, Blekinge kaj Halland ricevis aliron al la markolo Sundo kaj la mareto Kategato. Halland jam laŭ la antaŭa traktato de Brömsebro (dane Brømsebro) en la nuna Svedio el la jaro 1645 por 30 jaroj estis deklarita parto de Svedio. Krome Svedio gajnis la norvegajn provincojn Bohuslän kaj Trondheim kaj la danan insulon Bornholm en la Balta Maro.

Laŭ la traktato de Kopenhago de la jaro 1660 Trondheim kaj Bornholm ree iĝis dana posedaĵo.

La paragrafo 9 de la pripaca traktato antaŭvidis, ke la rajtoj, privilegioj kaj liberecoj de la danlingvaj loĝantoj de la al Svedio ceditaj danaj landopartoj estu netuŝitaj. Malgraŭ tio ekis ampleksa svedigo de Skanio, Blekinge kaj Halland.