La traktato de amikeco kaj alianco inter la registaro de Mongolio kaj Tibetotraktato de Urga estas traktato subskribita la 2-an de februaro 1913[1] en Urga (la nuna Ulan-Batoro), Mongolio.

La traktato

Tamen estis duboj pri la aŭtoritato de la tibetanaj subskribintoj trakti tian traktaton, kaj do pri la valideco de la kontrakto.[2].

Subskribo kaj valideco de la traktato redakti

Post la falo de la dinastio Qing en 1911, ambaŭ Tibeto kaj Mongolio deklaris sian formalan sendependecon sub lamaaj ŝtatgvidantoj. Ambaŭ ne sukcesis gajni oficialan agnoskon de la respubliko de Ĉinio. En la traktato Mongolio kaj Tibeto deklaris agnoskon kaj subtenon unu al la alia. La mongolaj reprezentantoj estis la ministro pri eksteraj aferoj Da Lama Ravdan kaj la generalo Manlaibaatar Damdinsüren. La tibetaj reprezentantoj, kiuj subskribis la dokumenton estis Agvan Dorĵiev (burjato, t.e. civitano de Rusio), Chijamts kaj Gendun-Galsan (tibeta civitano).

Ekzistas duboj pri la valideco de tiu traktato: la 13-a dalai-lamao malkonsentis, ke li donis al Dorĵiev la aŭtoritaton negoci traktaton kun Mongolio. Ankoraŭ pli grave, nek la klerikaro, nek la tibeta registaro iam ajn validigis la traktaton.[3] La rusa registaro subtenis, ke kiel rusa ŝtatano, Dorĵiev ne havis la eblon trakti diplomate por la dalai-lamao.[4] La mongola teksto de la traktado estis publikigita de la mongola scienca akademio en 1982.[5]

Ĉiukaze la sendependo de kaj Tibeto kaj Mongolio daŭre ne estis agnoskita de la plej multaj ŝtatoj, kiuj daŭre agnoskis la suverenecon de la respubliko de Ĉinio super tiuj regionoj. La interesoj de okcidentaj potencoj (ĉefe Rusio kaj Britio) en tiuj regionoj estis garantiitaj de traktatoj kun la dinastio Qing, kiujn la respubliko de Ĉinio promesis apogi. Agnoskinte la sendependecon de Mongolio aŭ Tibeto la okcidentaj potencoj malvalidigus tiujn traktatojn. Aldone, ekzistis opinio inter la okcidentaj ŝtatoj (denove ĉefe Rusio kaj Britio), ke agnosko de la sendependeco de Mongolio kaj Tibeto riskus, ke tiuj regionoj falu sub la influon de aliaj potencoj. Tion ili konsideris pli malbona ol la kazo, ke tiuj regionoj restu sub la kontrolo de tiam malforta Ĉinio.

Sekvoj redakti

Novaĵoj pri la traktato kaŭzis gravan suspekton inter la britaj negociistoj ĉe la Simla-konvencio, kiuj timis, ke Rusio profitus la traktaton por gajni influon rilate al Tibeto.[3] Kvankam Ĉinio fine ne subskribis la Simla-konvencion[6][7], simila traktato, la tripartia traktato de Kyakhta estis subskribita de Mongolio, de la respubliko de Ĉinio kaj de Rusio la 25-an de majo 1915.[8] La konsento menciis, ke Mongolio havis kompletan aŭtonomion rilate al internaj aferoj kaj Rusio specialajn privilegiojn, sed samtempe formale agnoskis la suverenecon de Ĉinio super la lando.[9]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Udo B. Barkmann, Geschichte der Mongolei (historio de Mongolio), Bonn 1999, p.119-122,380f
  2. Smith, Warren, "Tibetan Nation" (tibeta nacio), p186: "The validity is often questioned, mainly on grounds of the authority of Dorjiev to negotiate on behalf of Tibet...the fact that Dorjief was a Russian citizen while ethnically Tibetan somewhat compromises his role; the treaty had some advantages to Russia in that it could be interpreted as extending Russia's protectorate over Mongolia to encompass Tibet."
  3. 3,0 3,1 Bell, Charles, Tibet Past and Present (Tibeto pasinta kaj nuna), 1924, pp 150f, 228f, 304f.
  4. UK Foreign Office Archive: FO 371/1608;
  5. Udo B. Barkmann, Geschichte der Mongolei (historio de Mongolio), Bonn 1999, p. 380f
  6. Teksto de la Simla-konvencio de 1914
  7. La ĉina registaro iniciis, sed rifuzis subskribi la konsenton. Vidu Goldstein, Melvyn C., A History of Modern Tibet (historio de moderna Tibeto), p75
  8. Mongolia - Moderna Mongolio, 1911-84, Country Studies US
  9. Treaty text quoted from B.L. Putnam Weale, Luktado por la respubliko en Ĉinio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti