Traktato pri kreado de Sovetunio

La Traktato pri kreado de Sovetunio estas dokumento kiu leĝigis la kreadon de la unuiĝo de pluraj sovetuniaj respublikoj por la estigo de Sovetio. Tiel estis subskribita la Deklaro pri Kreado de Sovetunio, kiu estis konsiderata kiel politika enkonduko al la traktato.

La 29-an de decembro 1922, en la konferenco de plenpovaj delegitaroj de la SFSR de Rusio, RFSS de Transkaŭkazio, SSR Ukrainio kaj SSR Belorusio aprobis la Traktaton pri la kreado de Sovetunio kaj ĝia Deklaro pri kreado de Sovetunio. Tiuj ĉi du dokumentoj estis ratifitaj de la 1a Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio kaj subskribitaj la 30-an de decembro 1922 de la anoj de la delegitaroj: Miĥail Kalinin kaj Stalino, Miĥail Frunze kaj Grigorij Petrovskij, Musambekov kaj Sergej Kirov, kaj Aleksandr Ĉervjakov

La respublikoj kiuj poste formiĝis, eniris per apartaj amendoj aldonitaj al la traktato.

1922 - 1940 redakti

La unuaj ekzemploj pri la plivastigo estis la respublikoj RSS Uzbekio kaj Turkmenio, la 27-an de oktobro 1924 kiuj estis disigitaj el la Turkistana Soveta Socialisma Respubliko de la SFSR Rusio. La sekva estis la Taĝika Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, ĝis tiu momento parto de la SSR Uzbekio, kiu iĝis respubliko de la unio la 6-an de oktobro 1929, iĝante SSR Taĝikio.

La Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko ekzistis ĝis la 5-a de decembro 1936, kiam ĝi dividiĝis en la sovetuniajn respublikojn SSR Armenio, SSR Azerbajĝano kaj SSR Kartvelio. Samtage la Turkistana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko ĉesis ekzisti ene de la respubliko Rusio kaj la teritorio estis dividita inter la sovetiaj respublikoj Kazaĥio kaj Kirgizio.

1940 redakti

Iom antaŭ la Dua mondmilito, kreiĝis novaj respublikoj antaŭaj al la nazia invado en 1941. La unua estis la Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko, kiu la 31-an de marto 1940 iĝis respubliko de la unio de la antaŭa Karela Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, kiu estis parto de la SFSR Rusio.

Post la okupado de la baltaj respublikoj, Litovio, Latvio kaj Estonio iĝis sovetaj respublikoj en julio 1940 kaj aliĝis al la unio la 3-an de aŭgusto, 5-an de aŭgusto kaj 6-an de aŭgusto respektive. La lasta respubliko estis SSR Moldavio, kiu estis la kuniĝo de la teritorio Besarabio kun tiu de la Moldava Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, aparteninta al la ukraina respubliko.

Post la milito, ne establiĝis novaj respublikoj, la karela respubliko ĉesis ekzisti kaj aneksiĝis al la respubliko Rusio la 16-an de julio 1956.

La 8-an de decembro 1991, la gvidantoj de la respublikoj Rusio, Belorusio kaj Ukrainio subskribis la Traktaton de Beloveĵo kiu derogis la taktaton de 1922, kiu metis finon la 25-an de decembro 1991. Ĝia efekto estis la Malfondiĝo de Sovetunio.

Vidu ankaŭ redakti