Traktatoj de Hago

La Hagaj Traktatoj estas internaciaj interkonsentoj redaktitaj ĉe la unua kaj dua packonferencoj okazintaj en Hago en Nederlando en 1899 kaj 1907, kaj apud la Ĝenevaj Konvencioj ili enhavas la unuajn oficialajn formulojn de milita juro kaj militkrimoj kiel parto de publika internacia juro. Tria packonferenco planita por 1914 (kaj prokrastita al 1915) ne kunvenis pro la eksplodo de la unua mondmilito.

La Haga Traktato de 1899Redakti

La 29-an de aŭgusto 1898 caro Nikolao la 2-a iniciatis kunvokon de packonferenco. La konferenco kunvenis de la 18a de majo ĝis la 29a de julio 1899. En sia lasta tago ĝi ekvalidigis la subskribon de la Traktato, kiu ekvalidis la 4an de septembro 1900. La Haga Traktato de 1899 enhavas kvar ĉapitrojn kaj tri aldonajn deklarojn (la lasta ĉapitro iel identas al la unua deklaro):

  • Ĉapitro Unua - Solvi Internaciajn Konfliktojn pace
  • Ĉapitro Dua - Leĝoj kaj Militkutimo sur tero
  • Ĉapitro Tria - Apliko de la Principoj de la Ĝeneva Konferenco de 1864 al la Milito sur Maro
  • Ĉapitro Kvara - Malpermeso lanĉi kuglojn kaj eksplodaĵojn de balonoj
  • Unua aserto - pri lanĉo de kugloj kaj eksplodaĵoj de balonoj
  • Dua aserto - pri la uzo de kugloj, kies celo estas disigi gason, kiu kaŭzas sufokon aŭ halucinojn
  • Tria aserto - pri la uzo de kugloj, kiuj disetendiĝas aŭ facile dispremas en la homa korpo

La ĉefa efiko de la Haga Traktato de 1899 estis malpermeso uzi iujn militajn rimedojn de moderna teknologio: aerbombado, kemiaj armiloj kaj vakupintaj kugloj. La Traktato ankaŭ kreis la Konstantan Kortumon de Arbitracio, kiu situas en Hago.

La Haga Traktato de 1907Redakti

La dua packonferenco kunvenis en 1907 post alvoko de usona prezidanto Theodore Roosevelt en 1904, sed ĝia kunvoka dato estis prokrastita pro la eksplodo de la Rusa-Japana Milito. La konferenco kunvenis la 15-an de junio 1907 kaj fermiĝis la 18-an de oktobro kaj celis vastigi la Hagan Traktaton de 1899, ŝanĝi ĝin laŭ la cirkonstancoj kaj aldoni necesajn partojn al ĝi, temigante la maran militon. La britoj provis dum la konferenco limigi la uzon de diversaj specoj de armiloj, sed ne akiris la kunlaboron de la aliaj potencoj kaj ĉefe de Germanio, kiuj timis, ke la britoj provas malhelpi la kreskon de la germana mararmeo. Germanio eĉ malakceptis proponon pri deviga arbitracio. Tamen la konferenco plivastigis la arbitraciajn mekanismojn memvole kaj starigis kondiĉojn por kolekti ŝuldojn, militleĝojn, same kiel la rajtojn kaj devojn de neŭtralaj ŝtatoj. La 18an de oktobro 1907 la fina versio de la Dua Haga Traktato estis subskribita kaj ĝi ekvalidis la 26an de januaro 1910. La Traktato havis 13 ĉapitrojn, 12 el kiuj estis ratifitaj kaj ekvalidis:

  • Ĉapitro 1a - Paca Solvo de Konfliktoj
  • Ĉapitro 2a - Limigoj pri la Uzo de Forto por Kolekti Kontraktajn Ŝuldojn
  • Ĉapitro 3a - Komenco en Malamikaj agadoj
  • Ĉapitro 4a - Leĝoj kaj Militkutimo sur la tero
  • Ĉapitro 5a - La rajtoj kaj devoj de neŭtralaj personoj kaj fortoj dum tera milito
  • Ĉapitro 6a - La statuso de malamikaj komercaj ŝipoj en la eksplodo de malamikecoj
  • Ĉapitro 7a - Konvertado de Komercaj Ŝipoj al Militŝipoj
  • Ĉapitro 8a - Entombigado de Aŭtomataj Subakvaj Minoj
  • Ĉapitro 9a - Bomboj de Mararmeo Dum Milito
  • Ĉapitro 10a - Efektivigo de la Principoj de la Ĝeneva Konvencio rilate al la Milito sur Maro
  • Ĉapitro 11a - Iuj Limigoj Rilataj al la Rajto Kapti Posedaĵojn en Mara Milito
  • Ĉapitro 12a - Kreo de Internacia Tribunalo de Militkapto (Ne Aprobita)
  • Ĉapitro 13a - Rajtoj kaj Devoj de Neŭtralaj Fortoj en Mara Milito

Du deklaroj estis subskribitaj en la konferenco:

  • Unua Deklaracio - Etendaĵo de la Dua Deklaracio de la Haga Konferenco de 1899 al pliaj aviadiloj
  • Dua Deklaracio - pri deviga arbitracio

Ĝeneva Protokolo al la Haga TraktatoRedakti

Kvankam la Ĝeneva Protokolo ne estis interkonsentita dum la Packonferenco en Hago, ĝi estas konsiderata aldono al la Traktato. La Protokolo estis subskribita la 17an de junio 1925 kaj ekvalidis la 8an de februaro 1928. La protokolo trudas konstantan malpermeson uzi ĉiujn specojn de biologiaj armiloj. La kompleta nomo de la protokolo estas "protokolo por la malpermeso de uzado de kemiaj armiloj sufokaj, venenaj aŭ aliaj gasoj, kaj de bakteriaj metodoj de milito" (angle: Protocol for the Prohibition of the Use in War of Asphyxiating, Poisonous or Other Gases, and of Bacteriological Methodes of Warfare). Ĉi tiu protokolo estiĝis el kreskanta publika zorgo kontraŭ la uzo de kemiaj armiloj post la uzado de Iperito kaj similaj armiloj dum la unua mondmilito, kaj la timo, ke la uzo de kemiaj kaj biologiaj armiloj povus konduki al katastrofaj rezultoj en estonta milito. La Konvencio pri Malpermeso de Disvolviĝo, Produktado kaj Amasigado de Bakteriaj (Biologiaj) kaj Toksaj Armiloj kaj pri ilia Detruo (1972) (angle: Convention on the Prohibition of the Development, Production and Stockpiling of Bacteriological (Biological) and Toxin Weapons and on their Destruction) kaj la Konvencio pri Kemiaj Armiloj de 1993 aldoniĝis al la dispozicioj de ĉi tiu Protokolo.

Por plua legadoRedakti

  • Barbara Tuchman, La Obstina Tamburisto, 1899 kaj 1907, Ĉapitro el: La Fiera Turo: Portreto de la Mondo Antaŭ la Unua Mondmilito, 1890–1914,

Eksteraj ligoiljRedakti