Tralaborado (muziko)

procedo, per kiu oni komunikas la muzikan ideon, tra muzika komponaĵo

Tralaborado estas nocio el la muziko kaj rilatas je verkoj en sonata formo.

Se movimento estas komonita laŭ sonata ĉefmovimenta formo, tralaborado estas tiu parto de la movimento, en kiu la aŭskultantoj perceptas la temojn de la movimento, jam prezentitaj en la eksponado, libermaniere prilaboritaj, diserigitaj kaj kombinitaj unu kun la alia. En tralaborado la temoj ofte estas modulataj en tonalojn for de la baza tonalo. Tipe post la tralaborado sekvas la reekprenado, ripetado de la eksponado kun reveno al toniko.

La forma graveco de la tralaborado treege kreskis ekde Beethoven. Se oni ekzemple komparas la kapmovimentojn de la pokaze lastaj simfonioj de la tri ĉefreprezentantoj de la Viena klasikismo, oni ricevas jenajn proporciojn de eksponado kaj tralaborado:

Kun tio paraleliras pli kaj pli elpensita tekniko de la motiva laboro.

Eksteraj ligiloj redakti