Tramdeponejo Moravia Ostrava

Tramdeponejo Moravia Ostrava estas unu el du tramdeponejoj en la reto de la ostravaj tramoj (tiu alia estas tramdeponejo Poruba). Ofte oni uzas por tiu ĉi tramdeponejon nomon Křivá (laŭ strato, en kiu ĝi troviĝas).

Tramdeponejo Moravia Ostrava

La tramdeponejo estiĝis en la jaroj 1928 ĝis 1939, la 5-an de decembro 1939 ĝi komencis sian funkciadon. Konstruita ĝi estis kiel netraveturebla rilate al tio, ke en la reto funkciis sole ambaŭdirektaj veturiloj. Kapacito faris 100 tramoj, kiujn eblis deponi sur dek 100 metraj longaj reloj. Inter la jaroj 1948 kaj 1954 ĝi estis disvastigita je pluaj kvar apudaj reloj, per ligna tegmentaĵo tegmentitaj reloj, sed tiun ĉi tegmentaĵon neniigis en la jaro 1967 incendio. La tegmentigo de tiuj ĉi kvar reloj estis renovigita en la jaro 1992 per muntita tegmentaĵo. En la tempoj de normaligo la konstruaĵo malrapide malkreskis, inter la jaroj 1999 kaj 2001 ĝi estis tial rekonstruita. Parto de tiu ĉi rekonstruo estis plilongigo de la tegmentitaj apudaj reloj kaj traveturebligo de la tramdeponejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti