Tramtransporto en Lvivo

Tramtransporto en Lvivo (ukraine Львівський Трамвай, ruse Львовский трамвай) konsistas el elektra tramvojo en Lvivo, Ukrainio.

Tramtransporto en Lvivo
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Lvivo, Ukrainio
Transportsistema speco Tramtransporto
Komenco de trafiko 1880
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 36,5 km
Nombro de linioj 11
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Transportisto LKP Lvivelektrotrans
vdr

Priskribo redakti

Hodiaŭ, la tramvojo de Lvivo trairas 10 liniojn sur 75 kilometroj da trakoj kun proksimume 220 veturiloj. Antaŭe en malbona stato, multaj trakoj estis rekonstruitaj en 2006, kaj eĉ pli estas rekonstruotaj en la sekvaj jaroj. La plej multaj tramoj estas de tipo Tatra "KT4", produktitaj de ĉeĥa fabriko ČKD. Pli malnovaj tramoj Tatra "T4" veturas nur sur la dua linio. Antaŭmilitaj veturiloj de Gothaer Waggonfabrik, kiuj estis konstruitaj post 1910, estas uzataj nur por vivtenado kaj utilecaj celoj. Lastatempe Lvivo akiris 20 reviziitajn kaj modernigitajn tramojn "KT4" antaŭe uzitajn en germanaj urboj Erfurto kaj Gera, temas pri la unua aĉetado de novaj tramoj ekde la sendependeco de Ukrainio.

En 1991, preskaŭ 140 milionoj da pasaĝeroj uzis la sistemon. En 2002, tiu nombro malkreskis al 60 milionoj. Malgraŭ granda nombro de pasaĝeroj, proksimume 65% el ili veturas senpage. Tial, la konsiderinda ŝuldo de la firmao devas esti pagita de la registaro de la Lviva provinco.

La prezo de unu vojaĝo estis 50 kopekoj (ĉirkaŭ € 0,08) en 2007. Ĝi estis plialtigita al 75 kopekoj (ĉirkaŭ € 0,12) en 2008 kaj al 1 hrivno en 2009. La prezo en 2012 estas 1 hrivno kaj 50 kopekoj, la kosto altiĝinte el 1 hrivno kaj 25 kopekoj ĵus antaŭ la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 tial ke Lvivo estis unu el la gastigantaj urboj. En aprilo 2015 la prezo de unu vojaĝo estis 2 hrivnoj (ĉirkaŭ € 0,08).

En septembro 2012, kontrakto por provizi modernajn malaltplankajn tramojn estis aljuĝita al Elektrotrans, komuna entrepreno de Electron kaj Transtec Vetschau.[1] Ĉi tiuj plej novaj aldonoj al la longa historio de tramoj en Lvivo estis enkondukitaj en aŭgusto 2013 kaj nun veturas sur linio 9a. Estas kvin sekcioj kun 100% da malaltplankaj tramoj Electron T5L64, dezajnitaj de konstruistoj de kompanio Electron bazita en Lvivo (unu "T5L64" kaj ok "T5L44"). Lvivo planas aĉeti aliajn naŭ "Electron" dum modernigado de trakoj danke al la fundoj kiuj estis donitaj de EBI.

Bildgalerio redakti


Mapo redakti

Tramtransporto en Lvivo en 2015 (sen linio 8, malfermita en novembro 2016)


Referencoj redakti

  1. "World rolling stock market September 2012 - Railway Gazette", Railway Gazette International. Kontrolita 24 septembro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trams in Lviv en la angla Vikipedio.