Tramtransporto en Strasburgo
Tramtransporto en Strasburgo (france Tramway de Strasbourg) konsistas el seslinia tramvojo kiu priservas la francan urbon Strasburgo.
Tramtransporto en Strasburgo | |
---|---|
Tramo en haltejo Homme de Fer | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Strasburgo, Francio Kehl, Germanio |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 25-a de novembro 1994 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 49,085 km |
Nombro de linioj | 6 |
Nombro de veturiloj | 110 |
Nombro de stacioj | 86 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Eŭrometropolo Strasburgo |
Transportisto | CTS |
Mapo
redaktiLinioj
redaktiLinio | Finstacioj | Longo (km) | Daŭro (min) | Rapido (km/h) | Servo |
---|---|---|---|---|---|
A | Parc des Sports ↔ Graffenstaden | 14,8 | 45 | 20,8 - 22,5 | Lundo ĝis sabato, de 4:30 ĝis ĉ. 0:30 Dimanĉoj kaj festotagoj, de 5:30 ĝis ĉ. 12:30 |
B | Hœnheim Gare ↔ Lingolsheim Tiergaertel | 14,8 | 44-46 | 19,4 - 20,3 | |
C | Gare centrale ↔ Neuhof Rodolphe Reuss | 8,1 | 28-31 | 15,7 - 17,4 | |
D | Poteries ↔ Port du Rhin ↔ Kehl Rathaus (ĉiu dua tramo) | 12,3 | 34-36 | 18,6 - 19,3 | |
E | Robertsau l'Escale ↔ Campus d'Illkirch | 13,6 | 39 | 19,3 - 21,2 | |
F | Comtes ↔ Place d'Islande | 4,9 | 19-21 | 16,1 - 17,7 |
Akcidento de la 11-a de januaro 2025
redaktiDu tramoj koliziis en Strasburgo sabate la 11-an de januaro ĉirkaŭ la 15:30, en tunelo kondukanta al la haltejo priservanta la stacidomon de Strasburgo.
68 homoj estis vunditaj: skalpoj, rompitaj klavikoj, torditaj genuoj. Krome, cent aliaj homoj estis implikitaj en la akcidento.
Proksimume kvindek helpveturiloj kaj 130 fajrobrigadistoj estis mobilizitaj kaj granda sekurecperimetro estis establita antaŭ la stacio.
La cirkonstancoj de la akcidento ankoraŭ ne estas konataj. Du tramoj estis grave difektitaj en brutala kolizio post kiam haltinta tramo moviĝis malantaŭen.[1][2]
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (CTS) (france/germane/angle)
- UrbanRail.Net