Tranĉeo estas formo de kampara fortikaĵo, plej ofte en formo de simpla terfosaĵo, kiu servas ambaŭflankan defendon kontraŭ pafoj, splitaĵoj de bomboj, grenadoj. Oni povis en ĝi stari aŭ genui. Multaj tranĉeoj karakterizis la usonan enlandan militon kaj la unuan mondmiliton (tranĉea milito). Por atingi pli bonan protekton kontraŭ enpenetranta malamiko kaj grenada atako, oni elformis la tranĉeojn zigzagforme. Oni konstruis diversajn tranĉeojn en la diversaj armeoj laŭ propraj militistaj antaŭskriboj. Oni ofte uzis pikdratojn kaj sabloplenigitajn sakojn por igi la tranĉan sistemon pli efika.

Tranĉeo kiel parto de la Hindenburg-linio en la unua mondmilito

Tamen la sama konstruaĵo tranĉeo povas celi diversajn atingojn, krom la militajn, ekzemple en konstruado. Laŭ Francisko Azorín tranĉeo estas Longa elfosaĵo farita en tereno por pasigi pli malpli nivele vojon, por formi defluotan kanalon, por serĉi fundamentotan terenon, por militaj celoj, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina transcindere, de trans + scindere (tra tranĉi).[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  2. Azorín, samloke.