Transantarkta montaro

(Alidirektita el Transantarkta Montaro)

Transantarkta montaro (angle Transantarctic Mountains) estas ĉefa montaro de Antarkto, tiriĝanta en longo ĉirkaŭ 3200 km de Lando de Viktoria super Maro de Ross ĝis Lando de Coats super Maro de Weddell. Transantarkta montaro apartigas Antarkton en Antarkton Orientan kaj Antarkton Okcidentan.

Transantarkta montaro
angle Transantarctic Mountains
montaro
Transantarkta montaro norde de Lando de Viktoria proksime de Kapo Roberts
Kontinento Antarkto
Najbaras kun Lando de Viktoria Maro de Ross, Lando de Coats Maro de Weddell
Plej alta punkto Monto Kirkpatrick
 - alteco 4 528 m s. m.
 - koordinatoj 84° 20′ S 166° 25′ O / 84.333 °S, 166.417 °O / -84.333; 166.417 (mapo)
Longo 3 200 km (1 988 mi)
Periodo Kenozoiko
Malkovrinto Robert Falcon Scott
 - dato 1903
Horzono Tempo en Antarkto
Situo de Transantarka montaro en Antarkto
Situo de Transantarka montaro en Antarkto
Situo de Transantarka montaro en Antarkto
Vikimedia Komunejo: Transantarctic Mountains
Aera vido al Glaĉero Beardmore en 1956
Blua glacio kovranta Lagon Frykselo en Valoj de McMurdo Dry en Transantarkta montaro

Apartigitaj restis kelke da montarzonoj, el kiu plej gravaj estas Montaro Horlicka, Montaro de Thiele, Montaro Pensacola, Montaro Shackleton, Montaro Therono, Montaro de Reĝino Maud kaj Montaro de Reĝino Aleksandro. La plej alta monto de Transantarkta montaro estas Monto Kirkpatrick leviĝanta al alteco 4528 m s. m.

La montaro estis malkovrita en la jaro 1903 fare de Robert Falcon Scott. Lia nomo estis proponita fare de usona Konsilanta Komitato por Nomoj en Antarkto (Advisory Committee on Antarctic Names).