Transira komplekso

Transira komplekso de la platformoj, kratonoj ankaŭ nomata interspaca komplekso aŭ la dua struktura etaĝo estas sedimento-efuziva komplekso de rokaĵoj, kiu formiĝis post finformiĝo de la fundamento, antaŭ ekformiĝo de la platforma kapoto.

Stratigrafio redakti

Stratigrafia diapazono de la transira komplekso estas:

Konsisto redakti

En la transiraj kompleksoj estas vaste reprezentitaj rompaĵaj formacioj (inkluzive de la ruĝkoloraj kaj karbohavaj), diverskonsistaj efuzivoj. La karbonatoj okupas nur la mezan parton de la vertikala formacia vico.

Disvastiĝon de la transiraj kompleksoj kontrolas aŭlakogenoj, grabenformaj fleksejoj sur la junaj platformoj, intermontejoj. Estas vaste evoluintaj ŝtonegaj dislokaĵoj. Regiona metamorfismo de la rokaĵoj mankas.

Nafto redakti

Katagenezo de la rokaĵoj estas malgranda, kio malaltigas kvaliton de la kolektujoj kaj kovriloj. La transiraj kompleksoj estas konsiderataj mezgravaj dum prospektorado de la nafto. La plej gravas tiukampe la karbonatoj. En Rusio naftokuŝejoj en transiraj kompleksoj estas trovitaj en Antaŭkaŭkazo, sur la Siberia kratono kaj kelkaj aliaj areoj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Переходный комплекс // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 315. ISBN 5-85270-327-3.