Transmaraj departementoj (Francio)

departemento de Francio ekster Eŭropo

La transmaraj regionoj kaj transmaraj departementoj (france Départements et Régions d'Outre-Mer, ofte mallongita kiel DROM), estas teritoriaj subdividoj de la Franca Respubliko, same kiel la departementoj kaj regionoj de la ĉefa franca teritorio.

La kvin hodiaŭaj transmaraj departementoj estas:

Tiuj departementoj estas ankaŭ transmaraj regionoj ekde konstitucia revizio en 2003. Tiuj departementoj apartenas, kiel la kontinenta Francio mem, al la Eŭropa Unio.

Ankaŭ Sankta-Piero kaj Mikelono estis transmara departemento inter 1976 kaj 1985, kun la kodo 975, antaŭ la ŝanĝo de sia statuso al transmara kolektivumo.

La kvin transmaraj regionoj/departementoj estas diferencaj de la transmaraj kolektivumoj, kiuj havas aliajn administrajn regulojn.

Vidu ankaŭ redakti