Transmaraj kolektivumoj (Francio)

speco de administra unuo de Francio

La transmaraj kolektivumoj (franclingve Collectivités d'outre-merCOM) estas administraj subdividoj de la Franca Respubliko. Tiuj teritorioj, lokitaj tra la tuta mondo, havas statutojn kiuj estas pli aŭtonomaj ol la norma reĝimo de la transmaraj departementoj kaj regionoj (DOM/ROM).

La jena mapo montras ĉiujn transmarajn kolektivumojn de Francio.

La transmaraj kolektivumoj konformiĝas al la 74-a artikolo de la konstitucio de 1958, male de la DOM/ROM, kiuj konformiĝas al la 73-a artikolo.

Resume, ĉiu kolektivumo rajtas adapti naciajn regulojn al la lokaj kondiĉoj. Ekde la konstitucia revizio de la 28-a de marto 2003, ekzistas kvar (nur tri post la departementiĝo de Majoto la 31-an de marto 2011) transmaraj kolektivumoj, ĉiuj havante specialajn regulojn:

Nov-Kaledonio ne estas aŭtentika transmara kolektivumo. Ĝi konstituas tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro): ekde la interkonsento de Noumeo (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. Referendumo pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2018.

Vidu ankaŭ redakti