Reenkarniĝorenaskiĝo estas procezo laŭ kelkaj kredoj per kiu, animo revenas post morto al Tero per nova korpo por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarniĝo estas speciala tipo de metempsikozo. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva Grekio, unue de Ferekido el Siroso je la sesa jarcento a.K., poste de Orfeismo, Pitagoro kaj siaj disĉiploj kaj la kuracisto-folozofo Empedoklo. La reenkarniĝo estas regulata de karmo, tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

La rado de vivo, el Tibeto

Laŭ Spiritismo, la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.

Laŭ Spiritismo, la spirito konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo, laŭ aliaj kredoj tio ne okazas.

Renaskiĝo estas ankaŭ budhisma termino uzata por marki senĉesan procedon de morto kaj naskiĝo, per kiu trairas ĉiu estaĵo en sansaro, ĝis kiam ĝi ne atingos finan liberiĝon - nirvanon.

Metempsikozo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metempsikozo.

La vorto metempsikozoanimomigrado povas signifi la doktrinon pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian aŭ tiun transmigradon mem. Metempsikozo, larĝasence, ampleksas la transmigradon de animo de homo al alia besto, de besto al besto, de alia besto al homo aŭ de homo al homo (reenkarniĝo). Ĝenerale, metempsikozo estas uzata kiel sinonimo de reenkarniĝo, ĉar vere malmultaj kredas je intermikso de homaj kaj aliaj bestaj vivoj.

En antikveco Orfeismo, Pitagorismo kaj Empedoklo instruis pri metempsikozon, en eŭropa mezepoko Katarismo. Metempsikozo hodiaŭe estas agnoskita de Budhismo, Hinduismo kaj aliaj religioj. Ankaŭ sufiĉe multe da famaj pensuloj kredis pri tio.

Orientaj religioj kaj tradicioj redakti

 
Reenkarniĝo (foje nomata cirkligo de animoj) en hinda pentraĵo. Notu la fino de la blanka korpopenetra snuro ĉe la meditata nirvanisto.

Ĉiuj religioj nomitaj darmaj (kun deveno en hinduismo) asertas, ke la reenkarniĝo ekzistas en senfina ciklo (rado de karmo), dum la bona agado aŭ religiaj metodoj (bona celo aŭ darmo) ne estas sufiĉaj por rezulti en liberigo au ĉeso de tiu ciklo. La tradiciaj religioj de la diversaj landoj de Azio (kiel tiu de la prauloj en Ĉinio aŭ la ŝintoo en Japanio) aligas la reenkarniĝon kaj ege influas sur la populara adorado kaj la kulturo kaj folkloro de tiuj landoj.

Hinduismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hinduismo.

Ĝajnismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝajnismo.

Laŭ la ĝajnisma kosmologio, la universo ne estas kreita; ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, sed ĉiam ŝanĝiĝadas. Pro tio ne estas en ĝi iu Dio, tial oni nomas ĝi ateista, sed tute malsimilas al ordinaraj ateismo, ĉar ĝi ja kredas je senmorteco de animo, reenkorpiĝo, ktp (iom simile al ia novplatonismo). Male al la ŝivaismanoj, kaj la budhismanoj, laŭ kiuj la mondo kaj la individuaj animoj estas nur iluzioj, la ĝajnismanoj kredas je la realeco de la substancoj, la materio, kaj, tute malsimila, la spirito. La unua kruda kaj neagiva, la alia ĝiva t.e. animeca, el kiu konsistas la animoj (atman) de tiuj de la plantoj ĝis la plej perfektaj. Tiuj animoj estas nedetrueblaj, individuaj, eternaj. Ĉiaj formoj detrueblaj kaj malaperontaj plenumiĝadas per eterna nerezistebla forto, kiu estas la rezulto de la antaŭaj agoj de ĉiu estaĵo (Karmo). La animoj vestitaj de supraĵa ŝelo lante evoluas; Per siaj meritoj (Dharmo) (komparu: en kristanismo Sankta Spirito, en antikva Egipto la koncepto de Maat) ili maldikigas iom post iom tiun ŝelon, kaj pograde altiĝas de vegetalo al besteco, poste al la homeco, fina ia dia stato. Senbalastigitaj el ĉia materio pere de meditado kaj asketismo (komparu kun la gnostikismo), la animoj iĝas la siddha-oj kiuj, senlime multaj, interpenetriĝas (ne estas proprasenca Dio, oni memoru), kaj ekposedas la feliĉegon de Nirvano aŭ Mokŝa (=liberiĝo) en ia etera ejo.

Sikismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sikismo.

Mondo estas ekanalize reala ĉar maja sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.

Budhismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Budhismo.

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


 

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

 

Budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, oni ne havas pli ol iluzian identecon.

Laŭ budhismo, estas pluraj mondoj: nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super homoj estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper oni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono aŭ monstro en unu el la inferaj mondoj.

Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Ŝintoo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝintoo.

Taoismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Taoismo.

La taoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ tao. Taoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas principo. Tao estas ĉi mondoprincipo. Ĉar la tao esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon ŝanĝiĝi. Sekve saĝulo atingas harmonion kun tao pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado. En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre ŝanĝiĝi. Ĉiu estaĵo ŝanĝiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ metodon, sian propran taon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La taoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas tao). Ago estu konvene adaptita, en ĝusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de spirito, kiu ne estas centrita al la mio; spirito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj. Laŭ taoisma kompreno nur la kongruo kun tao kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn aferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

Bibliografio redakti

  • Michael Bergunder: Reinkarnationsvorstellungen als Gegenstand von Religionswissenschaft und Theologie. En: Theologische Literaturzeitung. 126, 2001, S. 701–720 (PDF; 2,9 MB)
  • H. W. Bodewitz: The Hindu Doctrine of Transmigration. Its Origin and Background. In: Indologica Taurinensia. 23–24, 1998, S. 583–605.
  • John Bowker (2014). God: A Very Short Introduction. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-870895-7.
  • Klaus Butzenberger: Ancient Indian Conceptions of Man’s Destiny after Death. The beginnings and the early development of transmigration. En: Berliner Indologische Studien. 8–10, 1996, S. 55–118 (Teil 1); 11–12, 1998, S. 1–84 (Teil 2).
  • Paul Edwards: Reincarnation. A Critical Examination. Amherst/New York 1996.
  • Rainer Freitag: Seelenwanderung in der islamischen Häresie. Schwarz, Berlin 1985, ISBN 3-922968-44-9.
  • Hermann Kochanek (eld.): Reinkarnation oder Auferstehung". Herder, Freiburg 1992.
  • Ronald W. Neufeldt: Karma and Rebirth. Post Classical Developments. Albany 1986.
  • Helmut Obst: Reinkarnation. Weltgeschichte einer Idee. Beck, München 2009, ISBN 978-3-406-58424-4
  • Wendy D. O’Flaherty (eld.): Karma and Rebirth in Classical Indian Traditions. Berkeley 1983.
  • Jürgen Pfestorf: Reinkarnation, Wiedergeburt und Auferstehung in den Evangelien. 2. erweiterte Auflage. Bautz, Nordhausen 2009, ISBN 978-3-88309-493-9.
  • Stefania Rocchetta, Tornare al Mondo. Resurrezioni, rinascite e doppi nella cultura antica, Il Mulino, 2013, 978-88-15-23883-2
  • Rüdiger Sachau: Westliche Reinkarnationsvorstellungen. Kaiser, Gütersloh 1996, ISBN 3-579-02078-1
  • Perry Schmidt-Leukel (eld.): Die Idee der Reinkarnation in Ost und West. Diederichs, München 1996, ISBN 3-424-01335-8.
  • Helmut Zander: Geschichte der Seelenwanderung in Europa. Alternative religiöse Traditionen von der Antike bis heute. Primus-Verlag, Darmstadt 1999, ISBN 3-89678-140-5.
  • Kamil Zvelebil (1974). Tamil Literature. Otto Harrassowitz Verlag. ISBN 978-3-447-01582-0.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti