La transporta bendo estas plej ofte fiksita transporta instalaĵo, kiu apartenas al grupo de fiksaj transportiloj. La transporta bendo estas la plej grava elemento de la instalaĵo kaj estas senfina bendo, turniĝanta sur port-ruliloj aŭ glitreloj.

Transporta bendo en brunkarba minejo
Iama transporta bendo inter argilejo kaj brikofabriko.
Transporta bendo ĉe supermerkata kaso

Ĝi estas uzata en la industrio ofte por ŝutvaroj (ekz. ercoj, fosfato), unuopaj varoj (pakaĵoj, konservaj skatoloj ks.). La transportaj bendoj aperis en la karbonaj minejoj post inventado de Richard Sutcliffe en 1905. Poste okazis disvastiĝo tra aŭtoindustrio kaj aliaj industriaj branĉoj.

La hodiaŭ ekzistanta plej longa transporta bendo estas uzata por transporto de fosfato en Okcidenta Saharo, tra ĉirkaŭ 100 km, de Bou Craa al la Atlantika bordo.

Vidu ankaŭ redakti