Transporto en Ukrainio
Transporto en Ukrainio prezentas ligilojn per aviadiloj, fervojoj kaj ŝoseoj.
Fervojoj redakti
En Ukrainio, fervojoj estas prizorgataj de la Ŝtata Fervoja Administrado de Ukrainio (ukraine Укрзалізниця). La fervoja reto de la lando estas dividita en ses branĉoj: Donecka, Lviva, Odesa, Suda, Sudokcidenta kaj Dnepra. La maksimuma rapido de pasaĝera trafiko estas 160 km/h. La entuta longeco de fervojoj estas 22 473 km.
Aŭtovojoj redakti
23 Internaciaj aŭtovojoj trairas Ukrainion[1]. La tuta longo de aŭtovojoj estas 169 491 km.
Aviado redakti
Estas 19 internaciaj flughavenoj. La ĉefa flughaveno de la lando estas la Internacia Flughaveno Borispilo.
Rivera kaj mara transporto redakti
La plej granda rivero de Ukrainio estas Dnepro, kiu estas navigebla. Ukrainio havas aliron al du maroj, Nigra Maro kaj Azova Maro.
Plej grandaj havenoj de Ukrainio (2008) | |
---|---|
Haveno | Kargo, milionoj T. |
Odeso | 34,56 |
Juĵne | 21,7 |
Ĉornomorsk | 18,9 |
Mariupolo | 16,3 |
Mikolajivo | 9,25 |
Dukta transporto redakti
Duktoj estas uzataj por transporti petrolon kaj petrolajn produktojn, naturan gason. Ilia tuta longo en Ukrainio estas pli ol 40 mil km, el kiuj 35 mil kilometroj estas gasoduktoj.
Urba transporto redakti
Bildgalerio redakti
-
Vido de Danubo en la delto de Vilkovo
-
Aviadilo de Ukraine International Airlines
-
Ponto de Varvarovka
-
Aŭtovojo T 1410 apud Lvivo
Referencoj redakti
- ↑ Международные автодороги Украины.. Arkivita el la originalo je 2016-12-26. Alirita 2017-05-19.
Vidu ankaŭ redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Транспорт на Украине en la rusa Vikipedio.