Trappes
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trappes (stacidomo). |
Trappes [tʁap] estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi situas 13 kilometrojn okcidente de Versailles kaj havis 28 638 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Trappes | ||
---|---|---|
La urbodomo de Trappes | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Yvelines | |
Arondismento | Versailles | |
Kantono | Trappes | |
Komunumaro | Saint-Quentin-en-Yvelines | |
Urbestro | Guy Malandain (2008–2014) | |
Insee-kodo | 78621 | |
Poŝtkodo | 78190 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 28 638 (2009) | |
Loĝdenso | 2 126,1 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 47′ N, 2° 0′ O (mapo)48.776672.00167Koordinatoj: 48° 47′ N, 2° 0′ O (mapo) | |
Alteco | 143 ĝis 174 m | |
Areo | 13,47 km2 | |
Situo | ||
Trappes apartenas al la kunurba komunumaro Saint-Quentin-en-Yvelines. Ĝi plie estas la ĉefurbo de la kantono de Trappes. La loĝantojn de Trappes oni kutime nomas franclingve Trappistes.
GeografioRedakti
La komunumo troviĝas sur ebenaĵo etendiĝanta sude de Versailles, 26 km sudokcidente de la centro de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun Bois-d’Arcy, Montigny-le-Bretonneux, Magny-les-Hameaux, Le Mesnil-Saint-Denis, Élancourt kaj Les Clayes-sous-Bois.
Trappes havas stacidomon Trappes, kiu troviĝas ĉe la regionaj linioj Transilien N (Rambouillet al Parizo-Montparnasse) kaj Transilien U (La Verrière al La Défense).
FamulojRedakti
- La 28-an de novembro 1985 naskiĝis en Trappes Tamara Marthe, konata sub artista nomo Shy'm, kantistino.
- Humuristo Jamel Debbouze kaj futbalisto Nicolas Anelka loĝis en Trappes.
KulturoRedakti
ĜemelurbojRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 78621-Trappes (france). Alirita la 15-an de decembro 2012.