Trefacio estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Trefacio estas popoletimologie komprenebla kiel tri preĝejoj, aŭ alude al tri vizaĝoj el tri familioj de loĝantoj.

Trefacio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49359
Demografio
Loĝantaro 171  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 6° 39′ U (mapo)42.122222222222-6.6525Koordinatoj: 42° 7′ N, 6° 39′ U (mapo) [+]
Alto 970 m [+]
Areo 25,48 km² (2 548 ha) [+]
Trefacio (Provinco Zamoro)
Trefacio (Provinco Zamoro)
DEC
Trefacio
Trefacio
Situo de Trefacio
Trefacio (Hispanio)
Trefacio (Hispanio)
DEC
Trefacio
Trefacio
Situo de Trefacio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trefacio [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cerdillo, Murias, Trefacio kaj Villarino de Sanabria, okupas totalan areon de 25,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 186 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 124 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Ĝi apartenas al la Natura Parko Lago de Sanabria, kie la Lago de Sanabria estas la plej karaktera elemento de tiu teritorio, nome la plej granda lago de glaĉera deveno la Iberia Duoninsulo, kun 318,7 ha kaj maksimuma profondeco de 53 m. Trefacio estas je 7 km el la lago.

La plej antikva mencio de la setlejo estas de la 10-a jarcento. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, fiŝkaptado de trutoj, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti