Tremao

supersigno de du punktoj, por marki apartajn vokajojn (hispane pingüino, france maïs, greke πρωτεΐνη), sonŝanĝiĝon (germane Mütter) aŭ por krei novajn literojn (turke büfe, udmurte ӝӧк)
´
Ä ä
Ë ë
Ï ï
Ö ö
Ü ü
Ÿ ÿ

Tremao estas supersigno en la formo de du apudaj punktoj. Ĝi estas uzata precipe por tri celoj:

  • por montri dusilaban prononcon de du apudaj vokaloj en lingvoj, kiuj emas al diftonga prononco (tiu fenomeno nomiĝas dierezo);
  • por distingi inter normala prononco kaj speciala, silenta funkcio ĝia (ekzemple en la hispana lingvo la litero "u" en "gue" estas silenta, sed en "güe" ĝi estas aŭdebla);
  • por ŝanĝi la prononcon de la vokalo, ekzemple en la hungara kaj germana lingvo; tia vokalo nomiĝas umlaŭto. La umlaŭta tremao havas alian devenon ol la diereza tremao (ĝi ekestis el la gotika germana skrib-formo de la litero "e"), sed nun la du estas skribataj egale.
Klavaro kun umlaŭtoj

La hungara lingvo uzas similan supersignon en la formo de duobla dekstra korno por montri la fermecon de umlaŭto.

Litero Anstataŭigo HTML Unikodo
ä a ae ä U+00E4
ö o oe ö U+00F6
ü u ue ü U+00FC
Ä A Ae Ä U+00C4
Ö O Oe Ö U+00D6
Ü U Ue Ü U+00DC
Litero HTML Unikodo
ë ë U+00EB
ï ï U+00EF
ÿ ÿ U+00FF
Ë Ë U+00CB
Ï Ï U+00CF
Ÿ Ÿ U+0178

Noto: en okazo de neceso anstataŭigi literojn kun tremao per la ĉefa latina alfabeto (el 26 literoj A...Z), oni uzas na ae, oe ktp por germana lingvo, kaj simple forĵetas tremaon por la aliaj lingvoj.

En Unikodo la tremao havas la numeron 776 (deksesuma 0x308). Tiu signo ( ̈ ) laŭdifine kombiniĝas kun la antaŭa litero.