Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo

aŭtonoma regiono en norda Italio

Trentino-Alto Adige [trenTIno-ALto Adiĝe] laŭ la itala lingvo) (germane Trient-Südtirol/Oberer Etsch [triENT züttiRO:L] estas regiono de norda Italio.

Trentino-Supra Adiĝo
itale Trentino-Alto Adige
germane Trient-Südtirol/Oberer Etsch

Flago

Blazono

Flago Blazono
Italia regiono kun speciala statuto
Kodo: TAA
Ŝtato: Italio
Areo: 13,619 km²
Ĉefurbo: Trentino
Loĝantaro: 1 072 276 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 79 loĝ./km²
Provincoj: Alto Adige/Südtirol, Trentino
Komunumoj: listo de 339 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 04
Prezidanto: Maurizio Fugatti (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Map
  •  Italio
  •  Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
  • vdr

    Trentino-Alto Adige/Südtirol konsistas, kiel jam sugestas ĝia nomo, el du provincoj: Trentino (la aŭtonoma provinco Trento) kaj la aŭtonoma provinco Supra Adiĝo/Sudtirolo, kun ĉefurbo Bolzano-Bozen. Ambaŭ provincojn geografie influas la en-montara valo de la rivero Adiĝo (itale Adige, germane Etsch), apud kiu situas la du ĉefurboj Trento kaj Bolzano (germane Bozen).

    Dum Trento estas plejparte itallingva, Supra Adiĝio estis tradicie germanlingva kaj ĝis la Unua mondmilito parto de Aŭstrio. Ankoraŭ nun la germana lingvo estas kun-oficiala kaj la hejma lingvo de la pliparto de la loĝantaro (62% laŭ la censo de 2011). 23% parolas la italan, 4,1% la ladinan, krome iom pli ol 10% da enmigrintoj alvenintaj en la lastaj jaroj hejme parolas tute alian lingvon.

    Tra la adiĝa valo kondukas unu el la plej gravaj vojoj tra la Alpoj, kiu transas ilian supron en la pasejo Brenero (germane Brennerpass, itale Passo del Brennero), kiu konsistigas la landlimon inter Italio kaj Aŭstrio.