Trespaderne [trespaDERne] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades en ties suda parto.

Trespaderne
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 733  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 3° 23′ U (mapo)42.802222222222-3.39Koordinatoj: 42° 48′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 551 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trespaderne (Provinco Burgoso)
Trespaderne (Provinco Burgoso)
DEC
Trespaderne
Trespaderne
Situo de Trespaderne
Trespaderne (Hispanio)
Trespaderne (Hispanio)
DEC
Trespaderne
Trespaderne
Situo de Trespaderne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trespaderne [+]
vdr

En ties municipa teritorio estas la kastelo de Tedeja, verŝajne la plej antikva el tiuj kiuj aktuale videblas en Kastilio. Ĵusaj studoj sugestas, ke tiu fortikaĵo estis jam uzata el la malfrua epoko de la Romia Imperio kaj poste ankaŭ dum la regno de visigotoj.

Geografio redakti

 
Romanika ponto de Trespaderne super la rivero Nela.
 
Preĝejo de Trespaderne (ankoraŭ kun faŝisma memortabulo).
 
Arroyuelo.
 
Cardiñanos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 757 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 80 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj ankaŭ 80 km el Bilbao.

La municipa teritorio estas trafluata de tri riveroj: nome Nela, Jerea kaj Ebro. La municipo enhavas kvin submunicipojn, nome la jenaj: Arroyuelo (Rojeto), Cadiñanos, Palazuelos de Cuesta Urria, Santotís kaj Tartales de Cilla. Iam ankaŭ Virués formis parton de tiu listo, sed ĝi estis nuligita fare de la regiona registaro en septembro 2020.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Estas restaĵoj de prahistoria loĝado (Meza Paleolitiko) en la zono. Sur rokejo proksima al la loĝloko la romianoj konstruis kastelon, plej verŝajne por helpi al la konkero de Kantabrio. Tiu romia kastelo estis rekonstruita en la frua Mezepoko, kun la nomo de Tedeja, eble la unua kastelo de Kastilio. La proksima urbo Oña estis en la Mezepoko bazo de Sanĉo la 3-a de Navaro, pro kio venis tien navaraj reloĝantoj, kio helpis la disvolvigon de la zono. Trespaderne apartenis al la komunumaro Merindad de Cuesta-Urria en la Partido de Castilla la Vieja en Laredo,​ kun duobla jurisdikcio, kaj reĝa en la merindad kaj senjora de abatlando plenumita de la Monaĥejo de San Salvador kies abato estis la urbestro.

Trespaderne havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediteraneo, kiu funkciis el 1930 ĝis 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en verda vojo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun natura, kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanika ponto de Trespaderne super la rivero Nela ĉe la kunfluejo kun la rivero Ebro (fino de la 12-a jarcento), la iama fervoja stacio, la iama lavejo, la preĝejo, la ermitejo de Encinillas ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti