Tresserre

komunumo en la departemento Orientaj Pireneoj de Francio

Tresserre - france, kataluna nomo Tresserra - estas administra komunumo de Francio en la administra regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon) kaj la departemento Pyrénées-Orientales (Orientaj Pireneoj), en la pleja sudo de la ŝtato, kaj en la historia kultura regiono Norda Katalunio. La komunumo situas 16 kilometrojn sude de Perpignan, 20 kilometrojn sudokcidente de la plej proksima bordo de la Mediteranea Maro (komunumo Saint-Cyprien), kaj 15 kilometrojn norde de la plej proksima limtransirejo de la bordo inter Francio kaj Hispanio (komunumo Le Perthus).

Tresserre
Tresserra
komunumo
branĉe tranĉita olivarbo antaŭ la komunuma administrejo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Pyrénées-Orientales
Kantono Les Aspres (ekde 2015)
Arondismento Perpignan
komunumaro Communauté de communes
des Aspres
Situo Tresserre
 - koordinatoj 42° 33′ 50″ N 02° 49′ 51″ O / 42.56389 °N, 2.83083 °O / 42.56389; 2.83083 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 196 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 48 m s. m.
Areo 11,21 km² (1 121 ha)
Loĝantaro 918 (2012)
Denseco 81,89 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 66300
INSEE 66214
Situo de Tresserre kadre de Francio
Situo de Tresserre kadre de Francio
Situo de Tresserre kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Tresserre
Retpaĝo: www.tresserre.fr

Ekde la jaro 2008 la komunumestro de Tresserre estas la esperantisto Jean Amouroux.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
rivero Tech en la komunuma vilaĝeto Nidolères