Malfermi ĉefmenuon
rekonstruita trevera altaĵsetlejo Altburg (ĉ. 300-50 a.K.)
Trevera ora statero

La Treveroj (latine Treveri, gaŭle Treviri, Treveri) estis kelta popolo loĝinta en nordorienta Gaŭlio kun kontaktoj trans la Rejno. Laŭ Tacito la Treveroj asertas esti de ĝermana origino kaj ne esti parencaj al la “malheroaj” gaŭloj.[1]

La regiono de ilia loĝado etendiĝas laŭ De bello Gallico de Gaius Iulius Caesar, de la Rejno[2] ĝis la lando de la Remeroj.[3] La okcidenta limo estas la Mozo. La norda limo estis la Vinxtbach, norde de ĝi setlis la Eburonoj kaj Kondrusoj, ili estas clientes de la Treveroj. Julio Cezaro menciis en sia verko neniun fortifikitan lokon (opidumo) nek ĉefan lokon. Augusta Treverorum (urbo de Aŭgusto en la lando de la Treveroj, la hodiaŭa Treviro), fariĝis nur dum la romia tempo ĉefurbo de la Treveroj.

Enhavo

Deveno de la nomoRedakti

La nomo Treveroj venas laŭ Cuno de tre (= ege) kaj vero, kiel la kimra gwyr (forta, laborema).[4]

Xavier Delamarre citas Rudolf Thurneysen,[5] kiu proponis traduki, la keltan trē-uer-o-trevuero-, kun la morfemo trē- < *trei- „tra’’ aŭ ‘’trans“ kaj ver-o „iri/veturi trans riveron“. La nomo Treveroj do tradukiĝus per „veturantoj“, ĉar tiu popolo veturas trans la Mozelon. Tiu hipotezo ankaŭ povas klarigi la ekziston de la vadeja diino Ritona kaj de la kapelo al Uorioni deo. La sama vortradiko ekzistis ankaŭ en la malnovirlanda lingvo treóir (< trē-u̯ori) „gvidi tra vadejo“, „loko, kie la rivero estis trairanta “.

La lingvoelemento ver- / var- estas hindo-ĝermane kaj signifas „rivereto“ aŭ „rivero“ (komparu sasnskrite vār „akvo“ aŭ malovnore vari). Tiu vorto oftas en Francujo en nomoj de riveroj. Ekzemple le Var, la Vire aŭ la Vière kaj enestas en Louviers, Reviers, Haut-Laviers kaj Verviers. La urbo Horbourg-Wihr en Alzaco estas iama Argento-varia.

Frukelta vivmanieroRedakti

 
palisado-fortikaĵo en la rekonstruita trevera setlejo Altburg

Laŭ novaj scioj [6] la historio de la Treveroj komencis ne pli malfrue ol en la 6a jarcento a.K. La Treveroj konstruis domojn el lomo kaj plektaĵojn sur ligna konstrukto. Tiaj domoj eventuale konserviĝis dum unu ĝis du generacioj.

La Treveroj loĝis en unuopaj bienoj kaj malgrandaj setlejoj. Apud tio ekzistis en la malfrua La-Tène-tempo multaj altaĵsetlejoj – verŝajne de la supera tavolo – kaj kvin opidumoj: la Martberg ĉe la malsupra Mozelo, Wallendorf ĉe la rivero Sauer, Otzenhausen en Hunsruko, Kastel ĉe la rivero Saro kaj la Titelberg en Luksemburgio. La pli malfrua ĉefa setlejo de la popolo – Augusta Treverorum, la hodiaŭa Treviro – ŝajnas laŭ arĥeologiaj trovitaĵoj nur jam atingis sian signifon post la instalaĵo de la romiaj provincoj en nordorienta Gaŭlujo. Samtempe kun la plifortiĝo de Treviro la aliaj opidumoj iĝis malpli signifaj.

Julio Cezaro speciale laŭdis la rajdantaron de la Treveroj en De bello Gallico.[7]

Kulturo kaj ekonomioRedakti

La Treveroj konis tri sociajn klasojn: nobeloj, la ordinara popolo kaj sklavoj. Ekzistis mono kaj precipe la fortifikitaj urboj, la opidumoj, havis grandan signifon kiel centroj por la komerco kaj metioj. La treveroj ankaŭ havis komercan kontakton kun la mediterana regiono.

La antaŭromiaj homoj de Rejnhesio apartenis laŭ la plej novaj ekkonoj al la Treveroj. Tiuj estis nomataj Aresakoj. Centro de ilia setleja regiono estis verŝajne opidumo sur la monto Donnersberg en la norda Palatinata Montlando.

ReligioRedakti

La treveroj estis origine politeistoj kaj verŝajne havis similan kredon kiel la aliaj keltaj triboj. Post la konkerado de la romianoj multaj dioj estis rigardataj kiel la romiaj dioj. Al la plej forte adorataj dioj en la regiono de la Treveroj estis la triba dio Mars Lenus kaj Ancamna, Mercurius kaj Rosmerta, Iupiter Optimus Maximus, Apollon (Grannus) kaj Sirona, Intarabus kaj Minerva. La jenaj dioj nur ekzistis ĉe la treveroj: Intarabus, Inciona, Veraudunus, Ritona kaj la diino Xulsigiae.

TempotabuloRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Tacitus, Germania 28; Strabon 4,3,4.
  2. Caesar, De bello Gallico Buch III,11: (...) Treveros, qui proximi flumini Rheno sunt. („la treveroj, kiuj vivas proksime de la Rejno.“)
  3. Caesar, De bello Gallico libro V,3 quae ingenti magnitudine per medios fines Treverorum a flumine Rheno ad initium Remorum pertinet („[La Ardenoj], kiuj etendiĝas sur grandega regiono tra la centra loĝejo dela Treveroj de la Rejno ĝis la regiono de la Remeroj.“)
  4. citita el vojaĝlibro wl la jaro 1888, Cuno restas neidetigita
  5. Rudolf Thurneysen: Rheinisches Museum 84, S. 188–192. en: Dictionnaire de la langue gauloise. editions errance, 2003, p. 300.
  6. .
  7. Caesar, De bello Gallico libro V,3: Haec civitas longe plurimum totius Galliae equitatu valet („tiu tribo povas fari plej multe en tuta Gaŭlujo.“)

FontojRedakti

  • Caesar, De bello Gallico I 37; II 24; III 11; IV 6, 10; V 2-4, 24, 47, 53, 55, 58; VI 2, 3, 5-9, 29, 32, 44; VII 63.

LiteraturoRedakti

  • Hans Hubert Anton, Bernd Bienert, Gerhard Dobesch, Stefan Zimmer: Treverer
  • Rheinisches Landesmuseum Trier: Trier. Augustusstadt der Treverer. Philipp von Zabern, Mainz 1984, ISBN 3-8053-0792-6.
  • Wolfgang Binsfeld: Zum Namen der Treverer und der Stadt Trier. In: Trierer Zeitschrift 33, 1970, S. 35 ff.
  • Marcello Ghetta: Spätantikes Heidentum. Trier und das Trevererland. Kliomedia, Trier 2008, ISBN 978-3-89890-119-2.
  • Johann Leonardy: Über trierische Eigennamen I - Eine etymologische Studie. In: Trierer Jahresberichte, 1865–1868, S. 6-7.
  • Edith Mary Wightman: Roman Trier and the Treveri. Rupert Hart-Davis, London 1970, ISBN 0-246-63980-6.