Trezoro (novelarto)

Trezoro. La Esperanta novelarto. Kolekto de prozaĵoj (noveloj, romanfragmentoj k.a.), celantaj doni superrigardon pri la amplekso kaj vario de unu jarcento da originala verkado. Redaktis Reto Rossetti kaj Henri Vatré. HEA. Budapeŝto. 1989. 948 paĝoj. Duvoluma. Jubilea Kolekto n-ro 4.

Kovriloj de la du volumoj

Krom noveloj oni trovas ankaŭ romanfragmentojn kaj erojn de alispeca prozo: eseojn, geografiajn priskribojn. La verko enhavas 151 erojn de 100 verkistaj nomoj. La cent verkintoj estas reprezentitaj per po unu ĝis ok eroj, kaj la principoj de la elekto ne estas tute klaraj. Estas granda gamo de gajaj komikaĵoj, teruraj rakontoj, politikaj historioj, personaj anekdotoj, ktp.

La kolekto ne mencias la jarojn de unua apero de la noveloj, kaj la naciecoj de aŭtoroj aperas nur en biografieta sekcio fine de la dua volumo anstataŭ apud la noveloj mem.