Tri Popolaj Principoj

La Tri Popolaj PrincipojDoktrino San-min (en tradicia ĉina: 三民主義; en simpligita ĉina: 三民主义; en pinjino: Sān Mín Zhǔyì) estas politika filozofio disvolvigita de Sun Yat-sen kiel parto de filozofio kiu igus Ĉinion prospera, pova kaj libera lando. La heredo de tiu filozofio pliboniĝis en la registara organizado de la Respubliko Ĉinio kiu rezultis en la nuntempa ŝtato Tajvano kiu administracias aktuale la insulojn Tajvano, Penghuoj, Ĝinmenoj kaj Macuoj. Tiu filozofio estas konsiderata ankaŭ kiel la kerno de la politiko de la Respubliko Ĉinio fare de la Kuomintango (KMT) aŭ Naciisma Ĉina Partio. La principoj aperas ankaŭ en la unua linio de la Nacia Himno de la Tajvano.

Sun Yat-sen proklamis la Tri Principojn de la Popolo.

La tri principoj estas jenaj:

  • Naciismo (民族主義; Mínzú, "rilato aŭ konekto kun la popolo" aŭ "regado de la popolo").
  • Demokratio (民權主義; Mínquán, "povo de la popolo" aŭ "regado fare de la popolo").
  • Socia bonfarto (民生主義; Mínshēng, "bonfarto de la popolo" aŭ "regado por la popolo").

Bibliografio redakti

  • Sun Yat-sen, tradukita de Pasquale d'Elia. The Triple Demism of Sun Yat-Sen. New York: AMS Press, Inc., 1974.

Eksteraj ligiloj redakti