Tri Antikvaj Regnoj de Koreio

periodo de korea historio (ekde la 1-a jarcento a.K. ĝis la 7-a jarcento p.K.)
(Alidirektita el Tri Regnoj de Koreio)

La Tri Antikvaj Regnoj de Koreio estis Kogurjo, Baekje kaj Silla. Silla fine venkis la aliajn du regnojn, Baekje en 660 kaj Kogurjo en 668. Poste, ĝi iufoje estas nomata Unuiĝinta Silla kiu ampleksis plejparton de la korea duoninsulo.

Mapo

La rivero Han kaj ties ĉirkaŭa areo ludis gravan rolon en la historio de Koreio. La Tri Antikvaj Regnoj de Koreio klopodis ekkontroli la teron kie nun estas Seulo, kiam la rivero estis uzata kiel komercvojo al Ĉinio (tra la Flava Maro).[1]

Referencoj redakti

  1. Brief History of Hangang (River). Seoul Metropolitan Government. Arkivita el la originalo je 2010-06-12. Alirita 2014-02-07.