Tria mondo

(Alidirektita el Tria Mondo)

La esprimo tria mondo estis unue kreita de la ekonomikisto Alfred Sauvy en artikolo en la franca ĵurnalo L'Observateur de la 14-a de aŭgusto 1952. Ĝi intence similas al la esprimo "Tria Stato" (france, Tiers Etat), kiu estis la nomo de burĝaro kaj laboristaro en la franca parlamento vokita en 1789. Kiam la Tria Stato ekkonsciis sian gravecon kaj decidis asembli sendepende de nobelaro kaj eklezio, ekis la Franca Revolucio de 1789. Same la Tria mondo konscius sin kaj akirus sian justan potencon.

La tri mondoj dum la Malvarma Milito:
  •  Unua mondo
  •  Dua mondo
  •  Tria mondo
  •  Unua mondo
  •  Tria mondo
  •  Kvara mondo
  •  Nekonata
  • Studado pri ekonomia disvolvo temas pri tio, kiel riĉigi la triamondajn landojn.

    Nuntempe la uzo de la esprimo "evolulando" estas pli ofta, kompare kun evoluinta lando.

    Ŝanĝoj redakti

    Landoj siatempe taksataj triamondaj ne plu estas tiel. Ekzemple Japanio, kaj poste la tiel nomataj sudorientaziaj dragonoj (Suda Koreio, Tajvano, Hongkongo, Malajzio) akiris industrion kaj riĉiĝis. La malkovro de nafto en pluraj landoj pelis ilin el la Tria Mondo.

    Male, pluraj iberamerikaj landoj malriĉiĝis kaj eniris Trian mondon. La frakaso de Sovetio kaj ĝia trabantaro sensignifigis la esprimon "Dua mondo". La rezultaj landoj ofte estas taksitaj triamondaj.

    Sinonimoj redakti

    La esprimo "Tria Mondo", kvankam intence digniga, kelkfoje estas uzata por insulti: "triamondeca hotelo", nuancante "aĉa, korupta, malriĉa, malpura".

    Tial, oni proponis aliajn eŭfemismojn, intence neofendaj. Oni distingas ekzemple inter industriaj landoj, sojlolandoj kaj evolulandoj; ĉi-lastajn oni nomas ankaŭ disvolviĝantaj landoj. Krome oni foje evitas la nomon "Tria Mondo", parolante pri "Unu Mondo" (ekz. ĉe "unumonda vendejo").

    Pro tio ke landoj de Tria Mondo situas ĝenerale en Afriko, Sudazio kaj Sudameriko, do sude de Eŭropo, Sovetio, Japanio kaj Nordameriko, oni parolas ankaŭ pri Nordo kaj Sudo.

    Derivaĵo redakti

    Oni proponis "Kvara mondo" por malriĉularo, kiu loĝas en landoj de Unua mondo.

    Alia kelkfoja uzo de "Kvara mondo" estas kiel kuniga termino por la diversaj indiĝenaj popoloj de la mondo, kiuj parte ankoraŭ vivas ekster la moderna socio kaj do ekster la kompar-skalo uzata por disdistingi la mondojn Unuan kaj Trian.

    Karakterizaĵoj redakti

    La landoj de la "Tria Mondo" havas kelkajn similajn karakterizaĵojn:

    Vidu ankaŭ redakti