La Tria Stato (france tiers état) en la feŭdisma Francio ĝis la jaro 1789 kaj ankaŭ en aliaj feŭdismaj ŝtatoj estas la kolekta termino por ĉiuj personoj, kiuj ne apartenis al la privigeliitaj klasoj nobelaro (la "Unua Stato") kaj klerikaro (la "Dua Stato"). Ĉiuj tri "Statoj" reprezentiĝis en la francia tutlanda asembleo Ĝeneralaj Statoj (france Etats généraux) - asembleo, kies ĉefa tasko estis la decido pri impostoj.

Franco el la Tria Stato dum 1789

La "Tria Stato" konsistis el tre diversaj grupoj da homoj: Al ĝi apartenis riĉaj burĝoj, meti-laboristoj, kamparanoj kaj po-tagaj dungitoj, kaj ankaŭ la homoj el la proletaraj subaj sociaj tavoloj en la urboj. Dum la jaro 1789, kiam okazis la Franca Revolucio tio estis proksimume 98 procentoj de la enloĝantaro - 25 milionoj kontraste al 500.000 da aristokratoj kaj klerikoj.

Unuafoje la asembleo Ĝeneralaj Statoj dum 1302 kunvokiĝis de la franca reĝo Filipo la 4-a. La pinton de sia politika influo atingiĝis dum la 15-a jarcento. Poste la Ĝeneralaj Statoj perdis influon kaj inter 1614 kaj 1789 tute ne plu kunvokiĝis.

La rolo de la Tria Stato komence de la Franca Revolucio redakti

 
Mirabeau, deputito de la Tria Stato.

Por eviti bankrotiĝon de la ŝtato, la franca reĝo Ludoviko la 16-a sub premado de sia financa ministro Jacques Necker konsentis kunvoki la Ĝeneralajn Statojn. Kvankam pro la kreskinta konscio kaj ekonomia signifo de la burĝoj oni konsentis al la Tria Stato la duoblan nombron da deputitoj, tamen restis neklare, ĉu por decidoj validu la nombroj da unuopaj voĉoj de la deputitoj, aŭ voĉdonu la unuopaj statoj, kaj poste validu la plimulto inter tiuj tri opini-esprimoj. La dua alternativo klare subtenus la antaŭan privilegion de la nobelaro kaj klerikaro. La unua alternativo almenaŭ donis esperon al la burĝaro, "tiri" unuopajn nobelojn aŭ klerikojn al sia flanko.

Kiam la reĝo ne permesis voĉdonon laŭ la unuopaj voĉoj de la deputitoj, la Tria Stato la 17an de junio 1789 nomumis sin "Nacia Asembleo" kaj ĵuris ne disiri, ĝis ekzistos konstitucio franca.

La "Tria Stato" en la siatempa publikigado redakti

Jam la anonco de la asembleo Ĝeneralaj Statoj rezultigis grandan nombron da artikoloj, publikitigaj sur disdonataj paperoj. La plej konata kaj influa estas tiu de la abato Emmanuel Joseph Sieyès. Li skribis en la enkonduko de "Kio estas la Tria Stato?" "(Qu'est-que le Tiers Etat?)":

Kio estas la Tria Stato? Ĉio.
Kio ĝi ĝis nun estis en la politika ordo? Nenio.
Kion ĝi postulas. Esti io.

Poste Sieyès klarigis, ke la Tria Stato pro sia signifo sola havas la rajton reprezenti la volon de la nacio kaj krei nacian asembleon.

Ŝanĝiĝo de la vorta signifo redakti

Dum la 19a jarcento la termino "Tria Stato" reduktiĝis al la signifo nur celi la burĝojn, do la liberajn civitanojn kiuj perlaboris tiom da mono, ke eblis pli-malpli kontentige vivi kaj doni socian edukon al siaj infanoj. La "industria proletaro", laboristoj kiuj sub malbonaj kondiĉoj perlaboris nesufiĉan monon en la ekiĝantaj fabrikegoj, ricevis la nomon "Kvara Stato".