Triacetato

kemia kombinaĵo

Per triacetato (aŭ ankaŭ per acetilcelulozo aŭ simple acetato), estas indikata la triacetato de celulozo (CTA, el la angla Cellulose TriAcetate), nome la materialo kiu anstataŭis, ĉirkaŭ 1940, la celuloidon (aŭ nitraton de celulozo aŭ nitrocelulozon), kiu pro sia ekstrema flamiĝemo, estis montriĝinta tro danĝera kiel por kinofilmo.

La triacetato naskiĝis kiel evoluo de la diacetato de celulozo, jam uzita kiel subportilo por amatoraj kinofilmoj.

La CTA, krom la neflamiĝemo, prezentas ankaŭ karakterizojn favorajn al uzo foto-kino-filmo: ekzemple, ĝia alta dimensia stabileco konsentas fabriki materiajn tavolojn tre maldeformeblajn. Duone de la 19-a jarcento tiu inventaĵo estis novaĵo tre grava en kinematografio; pruve de tio en la itala filmo ((Nova kino paradizo]], la projekciisto Alfredo estis blindigita pro incendio de la celoloido kaj fariĝis angorplena kiam oni lin sciigis pri la nova triacetata membrano jam uzita en eksteraj landoj antaŭ la incendio.

Hodiaŭ la triacetato estas uzata ĉiam malpli ĉar anstataŭigita per la Polietilena tereftalato (PET).

Uzo de triacetato en la tekstila industrio redakti

La triacetato prezentas fibron ne multe taŭgan por la tekstilo. Estas signife rimarkigi ke la kompleta anstatuigo de la hidroksilaj grupoj de la celulozo per acetitaj grupoj kunportas sur la fibro progresivan malplion da “celuloza” kaj plion da karaktero “sinteza” (redukto de la karakterizoj hidrofilaj kun malfacilaĵo en la tinkturado), eblecon de termofiksado).

La triacetato konstituas la produkton interan de la procezo produktanta acetaton kaj estas precipitaĵo de la maso de reago kun diluo en akvo, lavita kaj sekigita.

Karakterizoj de triacetato redakti

  • Rezista
  • Facile lavebla
  • Ĝenerale lavebla je altaj temperaturoj
  • Konservas faldojn kaj facile fleksiĝas

Vidu ankaŭ redakti