Triadobatrachus ('triobla-rano') estas formortinta genro de rano-formaj amfibioj, inklude nur unu konatan specion, nome Triadobatrachus massinoti. Ĝi estas la plej antikva membro de la rana stirpo konata, kaj elstara ekzemplo de transira fosilio. Ili vivis dum la Komenca Triaso antaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da jaroj, en kio estas nune Madagaskaro.

Triadobatrachus massinoti
Triadobatrachus massinoti, pra-rano el komenca Triaso de Madagaskaro.

Triadobatrachus estis 10 cm longa, kaj ankoraŭ retenis multajn praajn karakterojn, kiaj posedo de almenaŭ 26 vertebroj, kie modernaj ranoj havas nur kvar al naŭ. Almenaŭ 10 el tiuj vertebroj formis mallongan voston, kiun la animalo povis esti reteninta kiel plenkreskulo.[1] Ili probable naĝis per frapado de siaj malantaŭaj kruroj, kvankam ili ne povis salti, kiel plej modernaj ranoj faras. Ties kranio similis al tiuj de modernaj ranoj, konsista el ĵaluzio de fajnaj ostoj separataj de grandaj malfermaĵoj.[2]

Tiu animalo, aŭ iu parenco, evoluis finfine al modernaj ranoj, kies pli fruaj ekzemploj estis Prosalirus, milionoj de jaroj poste en Komenca Ĵurasio.[3]

Referencoj redakti

  1. (2016) “Triadobatrachus massinoti, the earliest known lissamphibian (Vertebrata: Tetrapoda) re-examined by µCT-Scan, and the evolution of trunk length in batrachians”, Contributions to Zoology 58 (2), p. 201–234.  Arkivigite je 2016-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-11. Alirita 2017-02-05.
  2. (1999) Palmer, D.: The Marshall Illustrated Encyclopedia of Dinosaurs and Prehistoric Animals. Londono: Marshall Editions, p. 56. ISBN 1-84028-152-9.
  3. Rocek, Z.. (2000) “14. Mesozoic Amphibians”, Amphibian Biology. Paleontology: The Evolutionary History of Amphibians 4. Surrey Beatty & Sons, p. 1295–1331. ISBN 0-949324-87-6.

Literaturo redakti

  • Benes, Josef. Prehistoric Animals and Plants. paĝo 114. Prague: Artia, 1979.