Triangula ortodukupolo

En geometrio, la triangula ortodukupolo estas unu el la solidoj de Johnson (J27). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du triangulaj kupoloj (J3) laŭ iliaj bazoj. Ĝi havas egala nombro de kvadratoj kaj trianguloj je ĉiu vertico; tamen, ĝi estas ne vertico-transitiva.

Triangula ortodukupolo
Bildo
Speco Solido de Johnson
Verticoj 12
Lateroj 24
Listo de verticoj 6 de 32.42
6 de 3.4.3.4
Edroj detale 8 trianguloj
6 kvadratoj
Geometria simetria grupo D3h
Propraĵoj konveksa
Duala Trapezo-romba dekduedro
vdr

La triangula ortodukupolo estas la unua en malfinia aro de ortodukupoloj.

La triangula ortodukupolo similas al la kubokedro, kiu estas la triangula turnodukupolo. La diferenco inter kubokedro kaj triangula ortodukupolo estas en tio ke unu el la du triangulaj kupoloj estas je 60-gradoj turnita relative al la alia.

La duala de la triangula ortodukupolo estas trapezo-romba dekduedro. Ĝi havas 8 rombajn kaj 4 trapezajn edrojn. Ĝi estas simila al la romba dekduedro kaj ili ambaŭ estas spaco-enspacantaj pluredroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti