Triaregna konkordato

La Reichskonkordat (oficiale, Konkordato inter la Sankta Seĝo kaj la Germana Regno; en germana, Konkordat zwischen dem Heiligen Stuhl und dem Deutschen Reich; en itala, Concordato fra la Santa Sede e il Reich Germanico)[1]​ estas konkordato subskribita la 20an de julio 1933, ankoraŭ valida, inter la Nazia Germanio kaj la Sankta Seĝo, en kiu oni establas kondiĉojn de religia libereco por la katolika eklezio. Ĝi estis subskribita fare de la prezidento de Germanio tiam Paul von Hindenburg —estante kanceliero Adolf Hitler, tra la vickanceliero Franz von Papen— kaj la kardinalo Eugenio Pacelli (estonta Pio la 12-a), je nomo de la papo Pio la 11-a.

Per tiu konkordato oni garantias la religian liberecon, instruadon de la katolika doktrino fare nur de instruistoj nomumitaj de la koncernaj episkopoj kaj protekton de la katolikaj organizoj, kaj aliflanke oni malpermesas la aliron de ekleziuloj al politika partio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Agreements of the Holy See». Retejo de la Sankta Seĝo (en angla). Konsultita la 18an de Decemmbro 2020.

Bibliografio redakti

  • Enciclopedia del Novecento, Tomo IV, de la Instituto de la Enciclopedia Italiana.
  • Franz von Papen-His life and Times, de H.W.Blood-Ryan.
  • Satan in Top Hat, de Tibor Koeves.
  • The Churches and Third Reich, de Klaus Scholder.
  • Rhodes, Anthony: Vatican in the Age of the Dictators, 1922-1945. Holt, Rinehart and Winston, 1973. ISBN 0-340-02394-5.