Adrian Nicholas Matthews Thaws[1] (27a de januaro 1968), plej bone konata per sia artista nomo Tricky, estas angla diskoproduktisto,[2] repisto kaj aktoro.[3] Naskiĝinta kaj edukita en Bristol, li ekkarieris kiel frua kunlaboranto de Massive Attack antaŭ eniri en soloa kariero per sia debuta albumo, Maxinquaye, en 1995. La publikigo havigis al Tricky popularan laŭdon kaj markis la komencon de longdaŭra kunlabora partnereco kun la kantistino Martina Topley-Bird. Li publikigis kvar pliajn studialbumojn antaŭ la fino de la jardeko, kiel Pre-Millennium Tension kaj la pseŭdonima Nearly God, ambaŭ en 1996. Li plue publikigis ok studialbumojn ekde 2000, plej ĵuse Ununiform (2017).

Tricky
Persona informo
Adrian Thaws
Naskonomo Adrian Nicholas Matthews Thaws
Naskiĝo 27-an de januaro 1968 (1968-01-27) (56-jaraĝa)
en Bristolo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Berlino vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Edz(in)o Carmen Ejogo vd
Profesio
Alia nomo Tricky • Tricky Kid • Tricky Rock vd
Okupo muzikproduktistoaktoro • filmaktoro • kantistokantoverkisto • repisto • televida aktoro • diskografa artisto vd
Laborkampo repo • aktorado vd
Aktiva dum 1985– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tricky estas pioniro de triphopa muziko,[4] kaj lia laboro estis notita per sia malhela, kripta muzika stilo kiu miksas malsimilajn kulturajn influojn kaj ĝenrojn, kiel hiphopo, alternativa roko kaj ragao.[5] Li kunlaboris kun ampleksa gamo de artistoj laŭlonge de sia kariero, kiel Terry Hall, Björk, Gravediggaz, Grace Jones, kaj PJ Harvey.[4]

Diskaro redakti

 
Tricky koncerte en 2008.
 
Tricky Tricky koncerte en Barcelono, 2008.

Studialbumoj redakti

  • 1995 Maxinquaye
  • 1996 Nearly God
  • 1998 Angels with Dirty Faces
  • 1999 Juxtapose (kun DJ Muggs kaj Dame Grease)
  • 2001 Blowback
  • 2003 Vulnerable
  • 2008 Knowle West Boy
  • 2010 Mixed Race
  • 2013 False Idols
  • 2014 Adrian Thaws
  • 2016 Skilled Mechanics
  • 2017 Ununiform

Referencoj redakti

  1. Dave Simpson. "Tricky: 'I don't believe that death exists' | Music". Kontrolita 10a de aprilo 2016.
  2. Tricky Interview | The End. Endclub.com. Arkivita el la originalo je 23a de februaro 2012. Alirita 3a de aprilo 2012. Arkivigite je 2014-06-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 2019-10-22.
  3. (2012) Alternative, Country, Hip-Hop, Rap, and More: Music from the 1980s to Today. Britannica Educational Publishing. ISBN 978-1615309108.
  4. 4,0 4,1 Stephen Thomas Erlewine Tricky | Biography & History. Alirita 10a de aprilo 2016.
  5. Erlewine, Stephen Thomas Tricky - Juxtapose. Alirita 13a de decembro 2015.

Eksteraj ligiloj redakti