„ Tiu raporto de morava seruristo, kiu vojaĝas norden al Nova Siberio kaj Alaska kaj fine fariĝas estro de „sia“ insulo, certe estas io tute nova por Esperantujo, kvazaŭ la unua numero de Esperanta Kolekto „La vivo rakontas“. Precipe interesas nin la priskriboj de balenkaptado kaj orfosado, la aventuroj, per kiuj Welzl akiris siajn kromnomojn „Bear-eater“ (ursmanĝanto) kaj „Arkta Bismarko“ kaj la ĉapitroj rilate la vivmanieron, la kredon kaj la leĝojn de la Eskimo-gentoj. Tre ege kortuŝos la legintojn la tragedio de la ne civilizita eskimino. Tre laŭdinda estas la aldono de geografia karto de la arktaj regionoj. La „post“-parolo klariganta la estiĝon de la libro montras, ke la kuraĝa kaj verema estro de Nova Siberio post sia reveno en civilizitan landon ree estas la senĝena, neproblematika homo, kiu li estis antaŭe.
La plej rimarkinda lingva eco de la verko estas la tro-uzado de la sufikso „-ad“. La disigon de la silaboj laŭ la elementoj oni certe aprobos, sed neniel la disigojn bedaŭri, verŝ-ajne, dev-eni. La eldonantoj sendube ankaŭ bone konas la germanan lingvon, ĉar kelkaj el iliaj esprimoj preskaŭ estas germanismoj. Mi mencias: Vi sidas en kaĉo (73), movoplenaj tagoj (90), pendigi la buŝon sur la hokon (107), la afero (aĵo) brulas (123), enbati najlon (138), fari (formi) akvofalon (139), nur ke (krom ke) (141), malrektvojo (Umweg) (152), vet’ prezo (premio) (214), mort’ peli > totheizen (215), pretloki—bereitstellen (47), pramalnova (— maljunega!) gardisto (275) kaj precipe: mi faras la fenestron malfermita (311). Maloftajn vortojn kiel: kajuzo, Herkula pulo, gulo ktp. oni klarigu sub la teksto. Liston de dubaj formoj kun korektoj mi aldonas, por tiom ampleksa verko gi eĉ ne estas longa (kvankam ne kompleta): pĝ. 10 kromordinara (eksterordinara), 18 mi ricevis manĝi (manĝaĵon), 25 en la spirito (spirite), 37 kontraŭ min (nominativo), 78 li iru kune (kuniru), 101 dum la mondo ekzistas (depost kiam), 135 ŝnurfervojo (funikulara ), 145 amuzigi sin (amuzi sin), 163 rememoriĝi (rememori), 175 daŭri ol (anst. ĝis kiam), 177 disponebla (disponigebla) 178 honorigi (honori), 181 malesperinda (malesperiga), 213 kolorita (kolorigita), 265 sanatorio (sanigejo). La konstruo: Mi timas, ke . . . ne estas Latinismo, la esprimo rompaĵo (Wrack 230) kaj „kiu kiun lacigos“ (who wearies whom 313), sonos iom angle, forgesi pri (288) eĉ judgermane (vergessen an . . .). Plejmultego (236) estas iomete troa superlativo. Ankaŭ la singularo kelka ĉe personoj (anst. kelkiu) estas nekutimo, same la multnombro ĉe predikativa adjektivo post „oni“. Post „sidiĝi“ oni eble ne uzu akuzativon. Superfluaj estas ankaŭ kelkaj artikoloj (la Novaja Semlja, la vintro, en la tuta Ameriko). ” |