30 případů majora Zemana

televida serio

30 případů majora Zemana (Tridek kazoj de majoro Zeman) estas televida serio filmita en la jaroj 1974 - 1979 de Centra redaktejo de armeo, sekureco kaj preteco de Ĉeĥoslovaka televido. Reĝisoro estis Jiří Sequens. La okazintaĵoj estas rolantaj inter la jaroj 1945 - 1973, la ĉeffiguro estas membro de KNS (ĉeĥe SNB) Jan Zeman, kiun rolas Vladimír Brabec. Tiu aperas en ĉiu parto kaj iom post iom li ellaboras en la serio el civilulo ĝis estro de praga kriminalservo.

La serio estiĝis en la tempo de profunda normaligo al la 30-a datreveno de estiĝo de KNS. Ties celo estis propagi kaj defendi agadon de la sekureca aparataro de la socialisma ĈSSR kaj nigrumi kontraŭulojn de la komunisma reĝimo kaj laŭ tio estas necese alpaŝi al la serio. Kiel ĉiuj verkoj tiutempaj estis vico da faktoj en ĝi donata en enpensitajn koneksojn, aŭ kelkaj faktoj tute elpensitaj. Plimulto da partoj estas ja filmitaj surbaze de veraj eventoj kun vico da neŝanĝitaj faktoj, sed ilia tuta, idea aperigo estas valida al la tempo kaj la celo de estiĝo de la serio. Tio estas kaŭzo, kial la serio estas markata kiel propaganda.

Temas pri la plej ampleksa drama verko de la Ĉeĥoslovaka televido.

AktorojRedakti

Vladimír Brabec, František Němec, Rudolf Jelínek, Emil Horváth, Jiří Lír, Ladislav Mrkvička, Vladimír Ráž, Miloš Willig, Radoslav Brzobohatý, Ilja Prachař, Jiří Holý, Jaromír Crha, Renáta Doleželová, Jaroslava Obermaierová, Ivana Andrlová, Radúz Chmelík, Stanislav Fišer, Miloš Vávra, Alena Vránová, Milada Vnuková, Štěpán Kvietik, Josef Vinklář, Valerie Kaplanová kaj multaj pluaj - plimulto de tiam pli konataj aktoroj.

Unuopaj partojRedakti

  1. (1945) Smrt u jezera (Morto ĉe lago) - postmilita okazintaĵo, en kiu estas pafmortigita la patro de Zeman kaj li venas al SNB
  2. (1946) Vyznavači ohně (Konfesantoj de fajro) - pri nazioj el la limregiono, kiuj volas eskapi al puno
  3. (1947) Loupež sladkého "I" (Ŝtelo de dolĉa "I") – pri nigra vendado kun mankanta insulino
  4. (1947) Rubínové kříže (Rubenaj krucoj) – inspirita de banderanoj fuĝantaj tra ĉeĥa teritorio
  5. (1948) Hon na lišku (Ĉasado je vulpo) – propagande misprezentita transpreno de la potenco fare de komunistoj en februaro de 1948. La nova superulo de Zeman, ĉefleŭtenanto Bláha (Radoslav Brzobohatý) malkaŝos sin kiel kontraŭsocialisma elemento kaj fuĝos per aviadilo al Okcidento.
  6. (1949) Bestie (Bestio) – inspirita de la t.n. reĝoj de Šumava
  7. (1950) Mědirytina (Kuprogravuraĵo) – traktas pri falsado de nutraĵbiletoj. Jam ekde la postmilitaj jaroj estas enpraktikigita bileta sistemo, difinanta permesatajn aldonojn de nutraĵoj je persono, ĉefe de viando. La praga kriminalservo malkovros falsajn biletojn. Pri la esplorado pri reto de falsifikantoj estas komisiita serĝento Zeman. En tiu ĉi parto li ankaŭ renkontiĝas kun sia estonta edzino Lída.
  8. (1951) Strach (Timo) – inspirita de fratoj Mašínoj
  9. (1952) Loď do Hamburku (Ŝipo al Hamburgo) - en Ĉeĥoslovakion denove alveturas agento Bláha
  10. (1953) Vrah se skrývá v poli (Murdisto kaŝas sin en kampo) – laŭ motivoj de Kazo Babice.
  11. (1954) Křížová cesta (Krucvojo) - en paroĥo proksime de templo okazos murdo kontraŭ paroĥestro
  12. (1955) Kleště (Tenajlo) – la kazo traktas pri la perfido de Pavel Bláha rilate al siaj amikoj
  13. (1956) Romance o nenápadné paní (Romanco pri neokulfrapa sinjorino) – laŭ la vera kazo el Česká Třebová.
  14. (1957) Konec velké šance (Fino de granda ŝanco) - Bláha ne sukcesas kun siaj planoj, li volas forlasi Ĉeĥoslovakion. Antaŭ tio li volas mortigi Zemanon, sed li mortigos nur lian edzinon kaj en la sekvantaj momentoj li mem estas mortigita de Zeman.
  15. (1958) Kvadratura ženy (Kvadratigo de virino) – laŭ motivo de la kvadratigita Otýlie Vranská.
  16. (1959) Dáma s erbem (Sinjorino kun blazono) - oni esploras ŝtelon de valoraj objektoj el kastela kolekto
  17. (1960) Prokleté dědictví (Malbenita heredaĵo) - en minejoj en Kladno kaŝiĝas falsitaj 300 mil kronoj
  18. (1961) Bílé linky (Blankaj linioj) - pri la agado de StB en Okcidenta Berlino
  19. (1962) Třetí housle (Tria violono) - en la okazintaĵo konceptita kiel komedio Zeman la duanfojon edziĝas
  20. (1963) Modrá světla (Bluaj lumoj) - ĝi ligas al la parto Blankaj linioj
  21. (1964) Pán ze Salcburku (Sinjoro el Salcburgo) – ĝi traktas pri kontrabandado de homoj tra Fera kurteno per kamiono
  22. (1965) Tatranské pastorále (Tatra pastoralo) - ĝi traktas pri filmado de filmo laŭ motivo de vera murdo, dum la filmado majoro Zeman malkovros murdiston de la vera murdo
  23. (1966) Šťastný a veselý (Feliĉa kaj gaja) - posedaĵhava esplorado
  24. (1967) Klauni (Klaŭnoj) - komenco de Praga printempo
  25. (1968) Štvanice (Peligado) – vulgare misprezentitaj eventoj de Praga printempo
  26. (1969) Studna (Puto) – terurplena okazintaĵo laŭ motivo de apokalipsa fino de loĝantoj de domo ĉe Černošice. En la okazintaĵo estas komponita hontigo de la procesoj de Praga printempo
  27. (1970) Rukojmí v Bella Vista (Ostaĝo en Bella Vista) - spiona kazo el Sud-Ameriko
  28. (1971) Poselství z neznámé země (Mesaĝo el nekonata lando) - daŭrigo de la antaŭa parto
  29. (1972) Mimikry (Mimetismo) – inspirita de kazo de forrabo de aviadilo al FRG, paralelo al proceso kun Plastic People
  30. (1973) Růže pro Zemana (Rozoj por Zeman) - la fina parto

Eksteraj ligilojRedakti