Trifaza elektro estas elektra sistemo, kiu baziĝas sur tri alternaj tensioj de egalaj frekvencoj, kies fazoj havas inter si egalajn distancojn de triona periodo (= 120°). La sumo de la tri tensioj estas ĉiam nula.

La tri partoj de trifaza sistemo
Simpla trifaza generatoro

Historio redakti

En 1882 la brita fizikisto John Hopkinson ricevis patenton pri la distribuado de trifaza elektro. En la sekvaj jaroj Galileo Ferraris, Nikola Tesla kaj Michał Doliwo-Dobrowolski sukcese okupiĝis pri la konstruado de trifazaj motoroj kaj generatoroj. Ĉi-lasta en 1889 konstruis unuan nesinkronan trifazan motoron.

Apliko de trifaza elektro redakti

Trifaza elektro estas aplikata precipe por la distribuado (transporto) de elektra energio kaj por potencaj elektromotoroj kaj generatoroj. La kialo estas, ke elektraj linioj, motoroj kaj transformatoroj por trifaza sistemo bezonas malpli da materialo (konduktiloj, feraj magnetkernoj) ol unufaza sistemo kaj pli efike utiligas la elektran povon.

La pliefikeco de trifaza elektro en la transporto de energio rezultas el la fakto, ke la sumo de la tri tensioj nuliĝas. Se la kurentoj (kaj tial la povoj) en la unuopaj fazoj estas egalaj, ne necesas aparta linio por retransporti la kurenton; por tio servas la du aliaj fazoj. Unufaza aŭ kontinua elektro, kontraŭe, bezonas apartan linion por retransportado de la kurento.

Kiel tension de trifaza sistemo oni kutime nomas la tension inter (ajnaj) du fazoj; ĝi estas pli alta ol la tensio inter unu fazo kaj la mezpunkto inter la tri fazoj. La rilatumo estas √3 ≈ 1,732. Ekzemple la unuopaj fazoj de trifaza sistemo de 400 V havas tension de ĉirkaŭ 230 V.